บทความ

กำลังแสดงโพสต์จาก มีนาคม, 2017

Esperantistoj en Wat Arun

รูปภาพ
Esperantistoj en Wat Arun Inter la 13-a ĝis la 15-a de Januaro 2017, en Bangkoko, Tajlando, ni havis Esperanto-kunloĝadon Verda Lernejo , en ĝi partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj el kelkaj landoj. En la supra foto, estas Esperantistoj el Hungario, Germanio, Francio, Japanio, Vjetnamio kaj Tajlando, kiuj ekskursis dum nia aranĝo.  Wat Arun  (La templo  tagiĝo )  estas estas la budhisma templo, kiu situas apud la rivero Chao Phraya. Se vi havas tajlandan moneron 10 Baht, vi povas trovi ĝin. La tajlanda monero 10 Baht foto de kapook.com La templo Wat Arun  estis ekkonstruita de la epoko Ajutaja. La plej rekonebla konstruaĵo de ĉi tiu templo estas la granda pagodo, kiu videblas sur la monero.

La unua Siama Esperantisto

รูปภาพ
La unua Siama Esperantisto La Siama standardo Hodiaŭ io motivigis min serĉi pri la historio de mia land-nomo. kiel koninte ke, mia nuna land-nomo estas Tajlando en la jaro 1939 tiama registaro ŝanĝis la antaŭe oficialan land-nomon de Siamo (malnova land-nomo) al Tajlando .  En la epoko de la lando " Siamo " jam troviĝis ĉi tie 1 Esperantisto, laŭ Enciklopedio de Esperanto sub la serĉ-vorto Statistiko aperis tabeloj de la plej grava eksperimento pri Eperantista statistiko, kiu montris la staton en la jaro 1926. La eksperimento estis de d-ro Dietterle, direktoro de la Germana Esperanto-Instituto.  Sed la unua siama Esperantisto, kiu li estis? mi ne povas scii. Tamen laŭ la artikolo de El Popola Ĉinio 1987 N-ro 8 p.33 , skribis, ke ĉina Esperantisto Kiugi translokiĝis en Siamon en la jaro 1936, kaj ĉi tie li konatiĝis kun lokaj kaj elmigrintaj Esperantistoj, kaj kune kun ili fondis Tajlanan Esperanto-Asocion (en la artikolo uzas la nomon Tajlando .), do, eble estis ...

Esperanto-kurso en KMUTT Bangkoko.

รูปภาพ
Esperanto-kurso en Tajlando! Saluton! Hodiaŭ mi volas skribis per kelkaj vortoj kaj prezenti fotojn pri Esperanto-kurso en  Januaro, kiu okazis en Bangkoko, la ĉefurbo de Tajlando. inter 9 - 12 de Januaro 2017 okazis  Baza Esperanto-kurso en la Teknologia Universitato de King Mongkut, Thonburi, (KMUTT). Gvidis D-ro Markus  Gabor   , Hungara Esperantisto (La nomo de la universitato en la angla estas King Mongkut's University of Technology Thonburi) en la kurso partoprenis 10 interesantoj. La interesantoj ne estis nur tajlandanoj sed ankaŭ vjetnamoj, ĉino, gvatemalano. La lernantoj ĉefe estas magistraj studentoj pri instruarto por la angla lingvo.  Ĉi-foje D-ro Markus verkis ekzeraron por lernantoj. Dank' al la ĉilia esplorsciencisto, Cristian, laboranta en la universitato, kiu proponis kaj realigis la kurson.