บทความ

กำลังแสดงโพสต์ที่มีป้ายกำกับ Tajlando

Esperanto-vortaroj en la universitato

รูปภาพ
Esperanto-vortaroj en la universitato Saluton! laŭ la titolo, jes, estas ja kutime, ke en universitato troviĝas vortaroj, Sed ĉi-foje ne estas kutimaj vortaroj, nu, Esperanto-vortaroj. Mi trovis ilin en bibiloteko de la universitato Tammasat en Bankoko (proksime de la granda palaco). พจนานุกรมภาษาเอสเปรันโตในหอสมุดมหาวิทยาลัยธรรมศาสตร์ Jen Vortaro de Kabe, unulingva vortaro.  kaj kaj internacia komerca - ekonomia vortaro en 11 lingvoj de F. Munniksma. Verdire, se temas pri Esperanto en Tajlando, tio estas rara afero. Mi iam kontrolis Esperantojn librojn en nacia biblioteko, sed bedaŭrinde troviĝis nenio. Pro tio mi tre ĝojas, ke mi povis eltrovi ilin, kaj ne nur tion sed mi ankaŭ povis vidi nomon de antaŭulo (verŝajne, jes), kies la nomo estis skribita en la vortaroj. (Li estis sufiĉe konata verkisto en Tajlando sed bedaŭrinde, ke li jam mortis.)

Esperantistoj en Wat Arun

รูปภาพ
Esperantistoj en Wat Arun Inter la 13-a ĝis la 15-a de Januaro 2017, en Bangkoko, Tajlando, ni havis Esperanto-kunloĝadon Verda Lernejo , en ĝi partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj el kelkaj landoj. En la supra foto, estas Esperantistoj el Hungario, Germanio, Francio, Japanio, Vjetnamio kaj Tajlando, kiuj ekskursis dum nia aranĝo.  Wat Arun  (La templo  tagiĝo )  estas estas la budhisma templo, kiu situas apud la rivero Chao Phraya. Se vi havas tajlandan moneron 10 Baht, vi povas trovi ĝin. La tajlanda monero 10 Baht foto de kapook.com La templo Wat Arun  estis ekkonstruita de la epoko Ajutaja. La plej rekonebla konstruaĵo de ĉi tiu templo estas la granda pagodo, kiu videblas sur la monero.

Esperanta vojaĝeto!

รูปภาพ
Esperanta vojaĝeto! Inter la 1a - la 4a de Julio 2016. Mi povis vojaĝi al Vjetnamio, ĉu ne? Kiel mi jam skribis iom pri tio en tiu ĉi Blogero . Sed ĉi-foje mi skribas pri vjetnama Esperantistino, kiu vizitis Tajlandon antaŭ ol ŝi vojaĝos al Japanio. Ek! Inter la 26-a kaj la 27-a mi havis ŝancon renkontiĝi kun unu bela vtejnama Esperantistino en Bangkoko (La ĉefurbo de Tajlando), kiu renkontiĝis kun mi en Vjetnamio pro mia viziteto al Vjetnamio en ĉi-jara Julio. Ŝi nomiĝas 'Feliĉa' ĉar ŝia nomo en la vjetnama signifas 'Feliĉa'.  Tiam, kiam mi renkontiĝis kun ŝi estis jam nokte. La japanaj Esperantistoj, kiuj estas bonkoraj, gastigis ŝin ĉe sia domo kaj invitis nin vespermanĝi. Reveno al la domo, ni renkontis frutojn, kiuj estas similaj al vjetnamaj fruktoj kaj ŝi instruis al mi la frukt-nomojn, kiujn mi ne kapablas memori... Sed interese! Poste ni babiletis pri kelkaj aferoj kaj ŝia plano por vojaĝi en Bangkoko, ŝi deziras viziti interesajn lokojn en t...