Esperanta vojaĝeto!
Esperanta vojaĝeto!
Inter la 1a - la 4a de Julio 2016. Mi povis vojaĝi al Vjetnamio, ĉu ne? Kiel mi jam skribis iom pri tio en tiu ĉi Blogero. Sed ĉi-foje mi skribas pri vjetnama Esperantistino, kiu vizitis Tajlandon antaŭ ol ŝi vojaĝos al Japanio. Ek!
Inter la 26-a kaj la 27-a mi havis ŝancon renkontiĝi kun unu bela vtejnama Esperantistino en Bangkoko (La ĉefurbo de Tajlando), kiu renkontiĝis kun mi en Vjetnamio pro mia viziteto al Vjetnamio en ĉi-jara Julio. Ŝi nomiĝas 'Feliĉa' ĉar ŝia nomo en la vjetnama signifas 'Feliĉa'.
Tiam, kiam mi renkontiĝis kun ŝi estis jam nokte. La japanaj Esperantistoj, kiuj estas bonkoraj, gastigis ŝin ĉe sia domo kaj invitis nin vespermanĝi.
Reveno al la domo, ni renkontis frutojn, kiuj estas similaj al vjetnamaj fruktoj kaj ŝi instruis al mi la frukt-nomojn, kiujn mi ne kapablas memori... Sed interese!
Poste ni babiletis pri kelkaj aferoj kaj ŝia plano por vojaĝi en Bangkoko, ŝi deziras viziti interesajn lokojn en tiu ĉi urbo, do, mi ne hezitis telefoni al mia Bangkoka amiko (kiu bone konas la urbon!) helpi ŝin akompante al planitaj interesaj lokoj. Nu, li nomiĝas Mateo
Jen estas Mateo kaj Feliĉa!
Ni devis uzi ŝipon por atingi la interesajn lokojn!
estis multe da alilandaj vojaĝantoj!
La unua loko estis Wat A-run (วัดอรุณ) "Taĝiĝo"
La konstru-stilo de tiu ĉi templo estas iom miksita kun la ĉina.
Du gigantoj ĉiam gardas!
Tie dancis lernantoj.
La altaj konstruaĵoj estas Stupaoj.
kaj tie estis alia templo Wat Pho (วัดโพธิ์)
Ĉu vi povas vidi? Tio estas dormanta statuo de Budao, kiu longo estas 46-metra.
Granda!
Tio estas granda pendolilo (เสาชิงช้า, Sao Chingcha) antaŭ la templo Wat Su-tat (วัดสุทัศน์) kun iranta Tuk-Tuk (malgranda venturilo kun tri radoj).
Tie estas Loha Prasat Wat Ratchanatda unika kastelo de Tajlando. Loha Prasat signifas 'religia domego, kiu havas tagmentojn faritajn el metalo.' kaj estis konstruita en 1855.
Nu, mi volas fini per tiu ĉi foto, kiu estis fotita en Pukhao Tong (ภูเขาทอง, Ora monto), Tie oni povas rekoni la lokon pro la monero 2 Batoj (Tajlanda valuto: บาท, Baht) sed mi ne povis foti ĝin ĉar la konstruaĵo estas tro granda por foti la pejzaĝon per mia poŝtelefono kaj bedaŭrinde mi ne povis partpreni an tiu ĉi foto ĉar mi estis fotanto!
Mi esperas ke vi ĝue legas mian mallongan aritkolon kun kelkaj fotoj kaj Ĝis!




















ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น