Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino
Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino (แก้วหน้าม้า) Antaŭlonge estis la urbo Mithila ragata de la reĝo Phuŭadon kaj la reĝino Nantha. Ili havis princon Pinthong. La urbo bone prosperis. Temas pri Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino. Ŝi estis vilaĝanino de la urbo. Ŝia nomo devenis kun la fakto, ke sia patrino sonĝis, ke la anĝelo donis al ŝi la juvelon, kiu estas “Keaŭ” (Fakte, devas esti "Keaw" laŭ transliterumo de la vorto "แก้ว" en la taja lingvo, tamen pro mia arbitra Esperantigo, do Keaŭ). Sed kiam ŝi naskiĝis, ŝia vizaĝo estis kiel ĉevalo. La vilaĝanoj nomis ŝin Keaŭ, la Ĉevalvizaĝa Virino. Kaj ŝi estis preskaŭ samjaraĝa kun la princo Pinthong. La princo Pinthong havis anticipan povon pri okazontaj ventoj kaj pluvoj. Kaj li estis tre bela, tial la urbanoj ŝatis lin. Iun tagon, la princo petis permeson iri eksteren de la palaco por ludi kajton. Sed kiam li ludis, la vento estis tre forta. Lia kajto bloviĝis. Liaj soldatoj postkuris la kajton. La kajto falis sur la loko de Keaŭ. ...