Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino
Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino (แก้วหน้าม้า)
Antaŭlonge estis la urbo Mithila ragata de la reĝo Phuŭadon kaj la reĝino Nantha. Ili havis princon Pinthong. La urbo bone prosperis.
Temas pri Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino. Ŝi estis vilaĝanino de la urbo. Ŝia nomo devenis kun la fakto, ke sia patrino sonĝis, ke la anĝelo donis al ŝi la juvelon, kiu estas “Keaŭ” (Fakte, devas esti "Keaw" laŭ transliterumo de la vorto "แก้ว" en la taja lingvo, tamen pro mia arbitra Esperantigo, do Keaŭ). Sed kiam ŝi naskiĝis, ŝia vizaĝo estis kiel ĉevalo. La vilaĝanoj nomis ŝin Keaŭ, la Ĉevalvizaĝa Virino. Kaj ŝi estis preskaŭ samjaraĝa kun la princo Pinthong.
La princo Pinthong havis anticipan povon pri okazontaj ventoj kaj pluvoj. Kaj li estis tre bela, tial la urbanoj ŝatis lin.
Iun tagon, la princo petis permeson iri eksteren de la palaco por ludi kajton. Sed kiam li ludis, la vento estis tre forta. Lia kajto bloviĝis. Liaj soldatoj postkuris la kajton.
La kajto falis sur la loko de Keaŭ. Ŝi prenis kun ĝojo, pensante, ke ŝi havas novan kajton por distriĝi. Kiam la princo sciis, ke la kajto estas kun Keaŭ. Li venis kun la soldatoj por peti redonon de sia kajto. Keaŭ ankaŭ petis la promeson kontraŭ la redono pri enpalaciĝo por edziniĝi. La princo koloreis kaj pensis, ke tiu ĉi virino parolis heziteme, malfacile al konsento. Kaj ŝia vizaĝo estis tre malbela kaj stranga. Tamen li konsentis, ĉar li nur volis reriveci sian kajton.
Post tio Keaŭ atendis sian princon multtage. Ŝi plendis al siaj gepatroj, kaj petis la laŭpormeson de al la princo. La gepartoj pro tio venis al la palaco de la princo plendi al la reĝo pri la promeso de lia filo, kiu promenis al Keaŭ. Sed la reĝo tre koleris, kaj aresti la Ĉevalvizaĝan Keaŭ kaj ŝiajn gepatrojn kaj ekzekuti ilin. Tamen la reĝino Phranang Nantha kontraŭis la ekzektordon, kaj demandis la veron de la princo. La princo akceptis sian permeson, sed nur invinti ŝin al la palaco kun nia hundo. Tiel la reĝino ordonis la inviton al Keaŭ al la palaco. Kiam la soldatoj venis al la domo de Keaŭ, sed ili venis ne kun ora portoseĝo, ŝi ne venis al la palaco. Finfine, ili venis kun ora portoseĝo, ŝi akceptis la inviton kaj iris al la palaco.
Kiam ŝi atingis la palacon, la reĝo Phuŭadon kaj la princo vidis la vizaĝon malbelan de Keaŭ, ŝia kondukto kiel bubo malobeema, ili tial malŝatis ŝin. Tamen la reĝino simpatiis al Keaŭ, kaj ŝatis ŝin.
La reĝo Phuŭadon kaj la princo Pinthong serĉis manieron forigi Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino. Ili ordonis al ŝi porti la monton Meru en la urbon ene de sep tagoj. Se ŝi malsukcesus, ŝi estus ekzekutita. Tamen, se ŝi sukcesus, oni aranĝus geedziĝan ceremonion kun la princo Pinthong.
Ĉevalvizaĝa Keaŭ laŭ la ordono iris tra la arbaroj kaj preĝis al la dioj, petante ilian helpon. Ŝi ĵuris, ke se ŝi vere estas la destinita edzino de la princo Pinthong, ŝi petas, ke ŝi trovu la monton Meru. Post tri tagoj da vojaĝo, ŝi renkontis ŝagulon kaj klinante salutis lin kaj ŝi rakontis sian tutan historion.
La ŝagulo, kompatema, decidis helpi ŝin. Li forigis la ĉevalan vizaĝon de Keaŭ, kaj ŝi transformiĝis en belegan virinon. Tiam la ŝagulo sorĉis libron transformiĝis al flugŝipo kaj donis al ŝi tranĉilon kiel armilon. Pro tio, Keaŭ povis porti la monton Meru al la reĝo Phuŭadon kaj plenumi la taskon sukcese.
la reĝo Phuŭadon serĉis manieron eviti sian promeson al Keaŭ. Li ordonis al la princo Pinthong vojaĝi por geedziĝi kun "princino Tasmali," la filino de la reĝo Brahmathat. Antaŭ la foriro, la princo Pinthong deklaris, ke se li revenos kaj Keaŭ ankoraŭ ne havos infanon, ŝi estos ekzekutita.
Keaŭ, uzante la flugŝipon, sekvis la princon Pinthong kaj forigis sian ĉevalan vizaĝon. Ŝi iris al la arbaro kaj petis loĝi kun maljunaj geavoj kun la nova nomo Mani Rattana. Kiam la princo Pinthong preterpasis la areon, Keaŭ iris bani sin ĉe la riverbordo. Vidante ŝin, la princo Pinthong enamiĝis al ŝia beleco kaj komencis amindumi ŝin. Finfine, ŝi fariĝis lia edzino.
Post iom da tempo, Keaŭ gravediĝis. La princo Pinthong, decidinte reveni al la regno Mithila, donis al ŝi ringon kiel pruvon, ke la infano en ŝia ventro estas efektive lia.
Dum la vojaĝo reen al la regno Mithila, la ŝipo de la princo Pinthong renkontis ŝtormon kaj estis blovita en la teritorion de gigantoj. Dum tiu tempo, Keaŭ naskis filon, kiun ŝi nomis "Pin Keaŭ," kaj decidis, ke ŝi reveni al la princo Pinthong kun la infano. Ŝi haltis por adiaŭi la ŝagulon, Tamen li avertis ŝin, ke la princo Pinthong estas en danĝero.
Keaŭ lasis sian filon sub la prizorgo de la ŝagulo kaj transformiĝis en viro. Ŝi ekveturis per la flugŝipo kaj batalis kontraŭ la reĝo Phalarat, reganto de gigantoj, ĝis ŝi atingis la venkon. En sia vira formo, Keaŭ invitis la princon Pinthong regi la landon de la gigantoj, petante nur du filinojn de la la reĝo Phalarat, "Sojsuwan" kaj "Ĉanta," kiel siajn edzinojn.
Keaŭ akompanis la du gigantajn princinojn al la saĝulo, rakontis al li la tutan historion kaj malkaŝis sian veran formon. La du princinoj promesis konservi ŝian sekreton. Poste, Keaŭ prezentis la du princinojn al la princo Pinthong.
Princo Pinthong poste revenis al la regno Mithila kun la du princinoj de la gigantoj.
Keaŭ revenis kun sia filo por renkonti kun ĉiuj, la princo Pinthong, la reĝo Phuwadon, la reĝino Nanta, Sojsuwan, kaj Ĉanta. Ŝi respekte sciigis, ke Pin Keaŭ estas la filo de la princo Pinthong kaj ŝi mem.
Tamen, la princo Pinthong kaj la reĝo Phuŭadon ne kredis ŝin. Keaŭ tiam montris la ringon, kiun la princo Pinthong donis al ŝi kiam ŝi estis en la formo de Mani Ratana.
Sojsuwan kaj Ĉanta kune prizorgis Pin Keaŭ, sed la princo Pinthong daŭre demandis sin, kiam li povus havi infanon kun Keaŭ.
La princino Tasmali, sopirante pri la princo Pinthong, vojaĝis por renkonti lin. Tamen, post kiam ŝi alvenis, ŝi fariĝis ĵaluza pri Soisuwan kaj Chanta, la du filinoj de la gigantoj kaj edzinoj de la princo Pinthong. Ĉi tio kaŭzis kverelon, dum kiu Keaŭ intervenis por helpi. Vidante, ke ŝi ne povis superi Keaŭ, Tasmali fuĝis reen al sia regno. Poste, princino Tasmali naskis filon, kiun ŝi nomis "Princo Pin Silpchai."
La alia reĝo Prakajamat, giganto kaj reganto de la regno Krajaĉak, estis parenco de la reĝo Phalarat, kiu estis mortigita de Keaŭ. Kolerante pri la morto de sia parenco kaj ke Sojsuwan kaj Ĉanta fariĝis edzinoj de la princo Pinthong, li decidis invadi la regnon Mithila kun sia armeo.
La princo Pinthong, ne spertante militadon, ricevis konsilojn de Sojsuwan kaj Ĉanta. Ili sugestis, ke li petu helpon de Keaŭ, kaj samtempe rivelis al li la veron pri identeco de Keaŭ.
Kiam la princo Pinthong eksciis la tutan veron, li rapidege iris por peti pardonon kaj repaciĝon kun Keaŭ. Keaŭ, konsiderante la bonon de al reĝino Nanta, konsentis helpi. Ŝi transformiĝis en junan viron, portante tranĉilon, kaj iris al la princo Pinthong, dirante ke li estis sendita de Keaŭ por helpi en la batalo.
Keaŭ, tamen, ne povis venki la reĝon Prakajmat, ĉar li posedis sorĉan kapablon resanigi siajn vundojn. Keaŭ tiam uzis sian flugŝipon por transflugi super la kapo de la reĝo Prakajamat, kio nuligis lian sorĉon. Ŝi povis finfine venki lin. Post la venko, Keaŭ en sia vira formo tuj adiaŭis kaj forflugis.
La princo Pinthong, pli certas ol iam ajn, ke la junulo estis fakte Keaŭ, iris al ŝia ĉambro por peti la pardonon. Keaŭ ŝajnigis esti malfacile malpardonema, do Pinthong faris, kvazaŭ li volus tranĉi sian propran gorĝon. Ĉi tio igis Keaŭ cedi kaj fine forigi sian ĉevalan vizaĝon.
Kiam la reĝo Phuŭadon kajla reĝino Nanta eksciis pri tio, ili estis tre ĝojaj kaj organizis grandiozan geedziĝan ceremonion. Ŝi ricevis novan nomon, "Mani Ratana." Keaŭ tiam invitis siajn gepatrojn veni al la palaco, kie ili estis zorgataj kaj vivis feliĉe.
Post nelonge, Keaŭ gravediĝis denove, kaj ŝi vivis feliĉe kun la princo Pinthong ĝis tiam.

ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น