La ora gobio.
La ora gobio. (ปลาบู่ทอง) ที่มา: https://nitanstory.com/ Iam estis viro, kies profesio estis fiŝkaptiso. Li nomiĝis Sethi. Li havis 2 edzinojn. La unua nomiĝis Khanitha, kaj la dua Khanithi. Khanitha havis 1 filinon, kiu nomiĝis Ueai. Khanithi havis 2 filinojn, kiuj estis Ai kaj Ii. Fakte, Sethi ne multe ŝatis la unuan edzinon. Li ofte ripoĉis kaj batis ŝin kaj ŝian filinon. Sed li tre amis la duan edzinon. Li ofte dorlotis ŝin kaj ŝiajn filinojn. Tiele Khanitha estis malfeliĉa. Malgraŭ tio, ŝi devis labori peze ĉiutage, kaj la dua edzino ŝatis trakti ŝin malĝentile. Ĉiumatene, Sethi fiŝkaptis ĉe rivero kun 2 edzinoj, kiuj tag-alterne estu remantinoj kaj liveris kaptitajn fiŝojn al bazaro por ilin vendi. Iutage, Sethi fiŝkaptis kiel kutime, kaj Khanitha estis remantino. Tamen tuttage li ne povis kapti ion alian krom oran gobion. Li devis lasi ĝin en la riveron, post tio li denove kaptis la saman gobion. Khanitha deziras teni ĝin por sia filino, tiel ŝi petis al Sethi ĉiufoje, kia...