La ora gobio.

 La ora gobio. (ปลาบู่ทอง)


Iam estis viro, kies profesio estis fiŝkaptiso. Li nomiĝis Sethi. Li havis 2 edzinojn. La unua nomiĝis Khanitha, kaj la dua Khanithi.


Khanitha havis 1 filinon, kiu nomiĝis Ueai. Khanithi havis 2 filinojn, kiuj estis Ai kaj Ii. Fakte, Sethi ne multe ŝatis la unuan edzinon. Li ofte ripoĉis kaj batis ŝin kaj ŝian filinon. Sed li tre amis la duan edzinon. Li ofte dorlotis ŝin kaj ŝiajn filinojn. Tiele Khanitha estis malfeliĉa. Malgraŭ tio, ŝi devis labori peze ĉiutage, kaj la dua edzino ŝatis trakti ŝin malĝentile. Ĉiumatene, Sethi fiŝkaptis ĉe rivero kun 2 edzinoj, kiuj tag-alterne estu remantinoj kaj liveris kaptitajn fiŝojn al bazaro por ilin vendi.


Iutage, Sethi fiŝkaptis kiel kutime, kaj Khanitha estis remantino. Tamen tuttage li ne povis kapti ion alian krom oran gobion. Li devis lasi ĝin en la riveron, post tio li denove kaptis la saman gobion. Khanitha deziras teni ĝin por sia filino, tiel ŝi petis al Sethi ĉiufoje, kiam li kaptis ĝin. Sed li ne konsentis. Li ĉiam forĵetis la gobion en la riveron. 


Finfine, li koleris. Li batis Khanitha kaj faligis ŝin en la riveron. ŝi dronis kaj mortis en la rivero. Sethi revenis sola. Li vidis, ke Ueai atendas sian patrinon kiel kutime. Ueai demandis: kie estas la patrino? Sed Sethi ne respondis. 


Poste Aeir ploris, ploradis, ĉar ŝi volis scii, kie estis la patrino. Sethi sentis sin malkomforta. Tiel li alude diris: "Via patrino restas ĉe Subakva palaco. Se vi ĉesigas plori 3 tagojn, via patrino revenos. Sed se vi ne ĉesus, post 3 tagoj via patrino nepre ne revenos." 


Tamen ŝi ne povis kompreni, kaj eĉ plu ploradis pro tio. Ŝi pensis, ke la patrino estas en danĝero. Sethi timis, ke najbaroj scios pri la vero. Li kaj la dua edzino batadis Ueai ĝis ŝi vundiĝis kaj svenis. 


Ĉiukaze, la najbaroj vidis, ke Ueai svenis, kaj ili venis al Sethi demandi lin, kio okazis. Sethi responis per malvero, ke la unua edzino foriris kun alia viro, kaj flanke de Ueai ŝi pensis, ke ŝia pareino mortis. Sed neniu kredis al lia respondo, ĉar oni jam sciis, ke Sethi ne ŝatas sian unuan edzinon, tamen neniu povis helpi pl ol ŝmiri la medicinon sur la vundo, kaj kuraĝigi ŝin. 


Venontan matenon, Sethi kaj la dua patrino devigis Ueai peze labori, kvankam ŝi ankoraŭ doloris pro vundoj. Ŝi petis la ripozon por resanigo, sed ili neis. Tiel ŝi devis labori kun doloroj korpa kaj kora. Aliflanke, Ai kaj Ii, ili ne devis labori, nur manĝis kaj ludis ĉiutage. 


Khanitha mortis en rivero, kaj ŝi naskiĝis al fiŝo “gobio”. Ŝi naĝis proksime de kajo atendante sian filion kun amo kaj zorgemo.


Kiam Ueai venis al kajo apud rivero la patrino je la form “gobio” vokis sian filinon kaj rakontis malfeliĉajn aferojn al ŝi. Aŭskultante la aferojn de la patrino ŝi ploris pro la feliĉo renkontiĝi kun sia patrino. Ekde tiam Ueai serĉis manĝaĵojn ĉiutage por sia patrino kaj ĉiutage balibis ĉe la kajo. 


Sed  post mallonga tempo Ai kaŝe vidis Ueai kun la gobio babilis kune. Ŝi do rakontis pri tio al sia patrino.


Khanithi planis ruze, ke ordonu al Ueai paŝri bovinojn en bieno. Ai vokis la gobion ĉe la rivero kaj mortigi ĝin por kuiri.


Kaj ŝi donis ostojn de la gobio al la kato, ĝi formanĝis. La skvamoj de la gobio estis forĵetitaj el la domo.


La anaso rigardis Ueai kun bedaŭro, pro tio li enbuŝigis la skvamojn por doni al Ueai.


Venis vespero, Ueai venis hejmen post paŝtado. Ŝi iris al la rivero, vokis la patrinon, sed venis nenio. Ŝi demandis al la kato, sed la diris nenion. Tamen la kato bedaŭris pro sia manĝemo.


La anaso vidis Ueai ploris, tiel ĝi elbuŝigis la skvamojn, kaj rakontis ĉion.


Ueai prenis la skvamojn kaj enterigis ĉe la arbaro. Tie ŝi preĝis, ke la patrino naskiĝu kiel melongeno. 


La anĝelo vidis tion. Li realigis la rapidan kreskadon de la melongenujo de enterigitaj skvamoj.


Ekde tiu tago, Ueai venis al la melongenujo por babili kaj preĝi kun ĝi.


Sed kaŝante Ai vidis tion, ŝi rakontis al sia patrino.


Kanitha konsilis al Ai, ke kiam Ueai ne estas kun la melongenujo, prenu ĝin kiel legomoj kun nia spica saŭco por ke ni povu manĝi. Ili manĝis la melongenojn forĵeti la semoj sur la grundo, kaj fortranĉis la melongenujon dise al la rivero.


La anaso prenis forĵetitajn semojn de melongenoj. Ueai enterigis ilin ĉe la arbaro. Tie ŝi preĝis, ke ĝi kresu kiel argent-ora bodiarbo. 


La anĝelo vidis tion. Li realigis la rapidan kreskadon de la  arĝent-ora bodiarbo de melongenaj semoj.


Poste, la reĝo Phrommatat vizitis la ĝangalon, renkontante la arĝent-oran bodiarbon. Li volis preni ĝin al sia palaco. Tiel li ordonis al soldato serĉi ĝian posedanton. Kiam la soldato renkontis Ueai, kiu estis la pasedanto, li venigis ŝin al la reĝo. Kiam la reĝo sciis pri ŝia persona afero, li kompatis ŝin, kaj ŝatus edziĝi kun ŝi. Antaŭ tio li petis la arĝent-oran bodiarbon de ŝi. Ŝi volonte donis al la reĝo, pro tio ke la bodiarbo estis taŭga kun la reĝo. Tiel li mem eltiris la arĝent-oran bodiarbon, sed malsukcesis, eĉ vilaĝanoj, soldatoj, elefantoj, ankaŭ malsukcesis eltiri. Post tio la reĝo petis al Ueai estu la eltiranto. Antaŭ ol ŝi eltiri, ŝi preĝis al ŝia patrino, ke la afero estu sukcesa. Ŝi facile povis eltiri la arĝent-oran bodiarbon. La reĝo pensis ke Ueai estas virtulino, kiu estas taŭga por fariĝi reĝino, la reĝo venigis ŝin al la palaco, kaj reginigis ŝin.


Flanke de Kaniti kaj sia filino estis ĵaluzaj pro tio, ke Ueai fariĝis reĝino. Ili konsultis kun maljunulino, ŝi planis ruzan planon.


Ai kaj Ii faris laŭ la plano. Ili iris al la palaco por renkontiĝi kun la reĝino, kaj mensogis al ŝi ke ŝia patro estas malsana preskaŭ mortanta.


Tiel la reĝino rapide iris al sia hejmo por viziti sian patron. Sed kiam ŝi iris hejmen sola, Kaniti petis al la reĝino malvastigu sin por sin bani antaŭ ol renkontiĝi kun sia patro. Kiam ŝi eniris al banĉambro, ŝi staris sur mekanika planko, ŝi falis al suba flanko de la planko, en grandan ujon kun boliganta akvo. Ŝi subite mortis.


Ai surmetis la vestaĵon de la reĝino revenis al la palaco. Kun la magio de la maljunulino la reĝo kredis ke Ai estas la vera reĝino. Tamen la reĝo iom dubis, kial la arĝent-ora bodiarbo velkis.


Ueai mortis kaj renaskiĝis kiel birdo, ŝi flugis al la reĝo kun sopiro.


Kiam la birdo renkontis kun la reĝo, la birdo rakontis ĉion. Tiel la reĝo vartis ŝin en la ora kaĝo, kaj ofte konversaciis. Sed Ai sciis pri tio, ke la reĝino renaskiĝis kiel birdo.


La reĝo devis iri al la ĝangalo, ĉar estsi paro da blankaj elefantoj, la reĝo devis kapti iin dum kelkaj tagoj, Ai, kiu estis en la palaco, senplumigis la birdon por esti manĝaĵo.


La birdo ŝajnigis sin mortanta. La kuiristo tiel ne tre zorgis, ĉar pensis ke la birdo jam mortis. La birdo eskapis el la kuirejo al truo de ratoj.


Kiam la kuiristo revenis, ŝi ne vidis la mortantan birdon, ŝi aĉetis alian birdon por kuiri. Ai, kiu ne sciis, ke la birdaĵo en la supo ne estis renaskiĝinta reĝino, estis kontenta kun la kuiristo, ŝi rekompencis la kuiriston per nova vestaĵo.


La birdo vivis kun ratoj, ĝis iom kresiĝis plumoj. Ĝi volis iri al ĝnagalo, kvamkam la flugiloj ankoarŭ ne estis plumoj, sed la ratoj ne volis, ke la birdo iru, ĝi timis la danĝeron al la birdo. Sed la birdo volegis. Ratoj akompanis la birdon al ĝangalo kun zorgemo.


La birdo transiris la ĝangalon kun timo, ŝi preskaŭ estis formanĝis de serpento.


Finfine, la birdo atingis asketejon. La asketo vidis la birdon kun kompato. Li aliformigis la birdon al bela junulino, nomis ŝin Ueai kiel antaŭe, kaj vartis ŝin kiel sian propran filinon.


Poste, la asketo pensis, ke eble Ueai sentas sin sola. Li faris kelkajn bildojn por Ueai elekti. Kiam ŝi elektis la ŝatatan bildon, la asketo realigis la bildon kiel la vivaĵon.


Ŝi elektis la bildon, en kiu estis la infano 5-jaraĝa. La asketo realigis ĝin kiel la vivaĵon, kaj  nomis ĝin “Lob”. Ueai vartis kaj zorgis Lob kiel sian propran filon, kaj instruis ĉion al ĝi.


Ĝis Lob iĝis 7-jaraĝa. Li demandis pri sia patro. Ueai ĉion rakontis al li pri la reĝo.


Lob petis al la saketo por iri kaj serĉi la reĝon. Ueai faris rondan floraĵon porti sur la kolo de Lob, por ke kiam la reĝo vidas, li remomros pri Ueai.


Lob iris al la urbo de la reĝo. Li demandis pri la arĝent-ora bodiarbo al urbanoj. La urbanoj opiniis, ke tio  estas ne-kutima afero kaj la ronda floraĵo estis ege bela. Tiu ĉi afero estis tre fama, eĉ la reĝo sciiĝis pri tio. Li pensis, ke eble Ueai sendis tiun infanon al la urbo. La reĝo venigis Lob al la palaco. Kiam li vidis la rondan floraĵon, li eksciis, ke tiu infano estis sendita de Ueai. Li timis la sorĉon de Ai. li planis viziti la ĝangalon, kie Ueai vivis.


Kiam la reĝo renkontiĝis kun la asketo. La asketo senigis la sorĉon de Ai en la korpo de la reĝo. Kaj la reĝo venigis Ueai al sia palaco kaj re-reĝinigis ŝin. Sed la reĝo kaj Ueau estis tre bedaŭraj, ĉar Lob iĝos bildo post 3 tagoj laŭ la planita dato.


La urbanoj festis dum 7 tagoj kaj 7 noktoj pro la reveno de la reĝino. Por Ai la reĝo ekzekutis ŝin, kvankam Ueai ne volis tion, ĉar ŝi ankoraŭ estis sia fratino, tamen Ai trinkis venenon antaŭ ol la reĝo decidis tion. 






ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

Esperantistoj en Wat Arun

La unua Siama Esperantisto

Esperanto-vortaroj en la universitato