Esperanto-vortaroj en la universitato
Esperanto-vortaroj en la universitato
Saluton! laŭ la titolo, jes, estas ja kutime, ke en universitato troviĝas vortaroj, Sed ĉi-foje ne estas kutimaj vortaroj, nu, Esperanto-vortaroj. Mi trovis ilin en bibiloteko de la universitato Tammasat en Bankoko (proksime de la granda palaco).พจนานุกรมภาษาเอสเปรันโตในหอสมุดมหาวิทยาลัยธรรมศาสตร์
Jen
Vortaro de Kabe, unulingva vortaro.
kaj
kaj internacia komerca - ekonomia vortaro en 11 lingvoj de F. Munniksma.
Verdire, se temas pri Esperanto en Tajlando, tio estas rara afero. Mi iam kontrolis Esperantojn librojn en nacia biblioteko, sed bedaŭrinde troviĝis nenio. Pro tio mi tre ĝojas, ke mi povis eltrovi ilin, kaj ne nur tion sed mi ankaŭ povis vidi nomon de antaŭulo (verŝajne, jes), kies la nomo estis skribita en la vortaroj. (Li estis sufiĉe konata verkisto en Tajlando sed bedaŭrinde, ke li jam mortis.)





ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น