วันนี้ผมจะมาขอเล่าประสบการณ์ในการเข้าร่วมกิจกรรมการประชุมภาษาเอสเปรันโตระดับภูมิภาคของประเทศญี่ปุ่น ซึ่งนั้นก็คือการประชุมที่มีชื่อว่า Kongreso de Esperantistoj en Kansajo โดยครั้งนี้เป็นครั้งที่ 73 (มีมานานมาก) ครั้งนี้จัดขึ้นที่เมืองซะไก จังหวัดโอซาก้า ระหว่างวันที่ 28-29 มิถุนายน 2568 แต่ว่าเพื่อเป็นการฝึกฝนภาษาของผม ผมขอเขียนเป็นภาษาเอสเปรันโตแล้วกันนะครับ
Hodiaŭ mi ŝatus rakonti al vi pri mia sperto partopreni la Esperantan eventon en Japanio. Tiu ĉi fojo ne estas por mi la unua, tamen estis unuaj eventoj, kiujn mi ekkonis, kiam mi konatiĝis kun esperantisto. Tio estas Kongreso de Esperantistoj en Kansajo [KEK] (pro tio, ke mia unua Esperanta amiko venas de la regiono Kansajo, tial mi do konis ĝin). Ĉi-foje la kongreso estis aranĝita en la urbo Sakai, la gubernio Osaka, sufiĉe proksime de la internacia flughaveno Kansajo). La kongreso daŭras dum 2 tagoj, 28-29 de julio. Tamen por partopreni, mi devis ekvojaĝi de 26. Mi detale rakontu al vi pri ĉio.
#27 Jen estis la fotoj de la flughaveno DMK (internacia flughaveno Donmueang), mi ekflugis nokte en la 27-a, tamen mi devis veturi per buso de la 26-a de mia urbo Rayong al Bangkoko.
Mi atingis Japanion, tio estis la flughaveno Kansaja ĉirkaŭ la 10.00, tamen estis por mi laca. Se mi estus pli juna, mi pluen vojaĝu al la centro de la urbo. Mi tial dormetis 2 horojn ĉe la hotelo proksime de la flughaveno. Sufiĉe komforta estis la dormolito!
Post la dormeto mi ekvojĝis al Namba por renkontiĝi kun esperantisto el Kobe. Kiu helpos min por renkontiĝi kun mia japana amiko, kiu iam loĝis en Bangkoko. Mi prenis la trajnon rapi:t al Namba!
Jen la apudaĵoj de la trajno.
Jen estis s-ro Kimoto, kiu helpis pri la vojo al mi. Kaj ni renkonitĝis en Nipponbashi pro tio ke mi ŝatus rigardi la komputilajn aferojn en ĉi tiu loko. Tamen mi neniom aĉetis.
proksime de Nipponbashi estas Sennichimae Doguyasuji, estis vojeto, kiu oni vendas kuirilarojn. Sufiĉe interesa por mi. Poste estis budhisma templo Hozenji, kie troviĝas budhisma statuo kovrita de muskoj.
Kiel turisto mi estis. Mi fotis min kun la fama panelo de Glico
Antaŭ ol forlasis la lokon, mi vizitis magazenon por aĉeti monchichi por mia fratino.
Ĉirkaŭ la 18.00 ni rekontiĝis kun mia malnova amiko Kampo, kaj ni kune iris al Kamagasaki, Sufiĉe interesa loko por mi.
Tie ankaŭ venis s-ro Hiroyuki, li ankaŭ partoprenos al la kongreso. Antaŭ tio ni renkontiĝis ĉi tie por babili pri gravaj aferoj. :>
#28 Estis la unua tago de la kongreso mi, Kampo kaj lia edzino Yuri per aŭto veturis al la kongresa urbo Sakai, hieraŭ mi tranoktis ĉe Kampo en alia urbo.
Ili prenis min al la parko Daisen por pormeni en la Monda Kultura Heredaĵo, La antikva Tombo de Imperiestro Nintoku kaj Japana Ĝardeno
Unue ni renkontiĝis antaŭ la stacio Mozu, kaj poste kune iris al la la Monda Kultura Heredaĵo, La antikva Tombo de Imperiestro Nintoku. Tamen oni ne povas eniri al la tombo, ĉar tie apartenas la imperio. Ni povis nur rigardi de la bonveniga loko.
tre granda tombo
Ni povis nur rigardi la grandon de la antaŭa loko.
Jen la Esperanta vortaro de juna esperantistino el Hispanio. Kaj la flago Esperanta por ke ni povas facile rimarki.
Tie estis japana ĝardeno, kie estis tre trankvila loko, kvankam la temperaturo estis tre alta, mi opinias, ke estis kiel varma sezono en Tajlando.
Por trinkado de japana verda teo, tiu alta temperaturo foriĝis!
Kaj je 13.00 ni trajne iris al la kongresejo
Ni atingis la kongresejon. Tamen estis tempo por mi prelegeti en la kunsido de Oomoto, japana religio, kiu uzas kaj subtenas Esperanton.
Jen la filmeto, en kiu mi faris la prelegon pri la Rilato kun Oomoto kaj impresoj pri transjara kurskunveno
Kaj iom poste je la 14:30 estis Malferma Soleno
Mi salutis la kongresanojn. Kaj iom poste 15:00~16:20
Prelego "Esperanto disvastiĝas en Azio"
Mi ne ŝvitis por tiuj agadoj. ^^
Jam finiĝis miajn agadojn ĉe la kongreso. Mi iom ripozis en la libroservo.
Kaj laste por la unua tago mi partorpenis en la banko. Mi multe bongustajn japanajn manĝaĵojn tie. ^^
#29
En la 29-a mi partoprenis en te-ceremonio japanstila.
Tre trankvila ceremonio, mi tre ŝatis. Mi eĉ aĉetis teon, kiam mi revenis al Tajlando, kaj memfaris teon. ^^
estis tagmanĝa tempo, mi iris ekstere de la kongresejo. Tie estis iom da studentoj, kiuj faris la budojn. Mi iom trinkis trinkaĵon de ili.
poste mi partoprenis en la Esperanta Prelego S-ro Joseph Essertier, tamen mi ne memoris pri kiu temis. Tamen mi tagmaĝis kun li. (pardonon, se vi legas tion) A, nun mi memoras, temas pri latinigo de la japana!! ><
Publika Prelego en la japana pri Esperanto.
Koruso de Nara-Arinokai en la japana kaj Esperanto.
Jen la ferma ceremonio, la organizantoj sinprezentis kaj donis la flagon al la venonta organizantoj por la venontjara kongreso. Fine, kongresanoj kantis la himnon La Tagiĝo.
Lastaj vortoj: Por tiu ĉi vojaĝo mi tre dankas al ĉiuj amikoj/organizatoj Kampo, Teramoto, Kimoto, Yuri, Yuri-eta kaj la aliaj, kiuj invitis min kaj realigis mian vojaĝon al Japanio, helpis min dum la restado. Mi certe havis tre tre bonan memoron pri vi ĉiuj. ^^
La lasta foto, tre granda menuo, ĉu ne? (Ĉu tio estas kutima en Japanio?)
Rimarko: mi skribis tion post ĉirkaŭ 4 monatoj. ><
Esperantistoj en Wat Arun Inter la 13-a ĝis la 15-a de Januaro 2017, en Bangkoko, Tajlando, ni havis Esperanto-kunloĝadon Verda Lernejo , en ĝi partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj el kelkaj landoj. En la supra foto, estas Esperantistoj el Hungario, Germanio, Francio, Japanio, Vjetnamio kaj Tajlando, kiuj ekskursis dum nia aranĝo. Wat Arun (La templo tagiĝo ) estas estas la budhisma templo, kiu situas apud la rivero Chao Phraya. Se vi havas tajlandan moneron 10 Baht, vi povas trovi ĝin. La tajlanda monero 10 Baht foto de kapook.com La templo Wat Arun estis ekkonstruita de la epoko Ajutaja. La plej rekonebla konstruaĵo de ĉi tiu templo estas la granda pagodo, kiu videblas sur la monero.
La unua Siama Esperantisto La Siama standardo Hodiaŭ io motivigis min serĉi pri la historio de mia land-nomo. kiel koninte ke, mia nuna land-nomo estas Tajlando en la jaro 1939 tiama registaro ŝanĝis la antaŭe oficialan land-nomon de Siamo (malnova land-nomo) al Tajlando . En la epoko de la lando " Siamo " jam troviĝis ĉi tie 1 Esperantisto, laŭ Enciklopedio de Esperanto sub la serĉ-vorto Statistiko aperis tabeloj de la plej grava eksperimento pri Eperantista statistiko, kiu montris la staton en la jaro 1926. La eksperimento estis de d-ro Dietterle, direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. Sed la unua siama Esperantisto, kiu li estis? mi ne povas scii. Tamen laŭ la artikolo de El Popola Ĉinio 1987 N-ro 8 p.33 , skribis, ke ĉina Esperantisto Kiugi translokiĝis en Siamon en la jaro 1936, kaj ĉi tie li konatiĝis kun lokaj kaj elmigrintaj Esperantistoj, kaj kune kun ili fondis Tajlanan Esperanto-Asocion (en la artikolo uzas la nomon Tajlando .), do, eble estis ...
Esperanto-vortaroj en la universitato Saluton! laŭ la titolo, jes, estas ja kutime, ke en universitato troviĝas vortaroj, Sed ĉi-foje ne estas kutimaj vortaroj, nu, Esperanto-vortaroj. Mi trovis ilin en bibiloteko de la universitato Tammasat en Bankoko (proksime de la granda palaco). พจนานุกรมภาษาเอสเปรันโตในหอสมุดมหาวิทยาลัยธรรมศาสตร์ Jen Vortaro de Kabe, unulingva vortaro. kaj kaj internacia komerca - ekonomia vortaro en 11 lingvoj de F. Munniksma. Verdire, se temas pri Esperanto en Tajlando, tio estas rara afero. Mi iam kontrolis Esperantojn librojn en nacia biblioteko, sed bedaŭrinde troviĝis nenio. Pro tio mi tre ĝojas, ke mi povis eltrovi ilin, kaj ne nur tion sed mi ankaŭ povis vidi nomon de antaŭulo (verŝajne, jes), kies la nomo estis skribita en la vortaroj. (Li estis sufiĉe konata verkisto en Tajlando sed bedaŭrinde, ke li jam mortis.)
ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น