La unua Siama Esperantisto

La unua Siama Esperantisto

La Siama standardo

Hodiaŭ io motivigis min serĉi pri la historio de mia land-nomo. kiel koninte ke, mia nuna land-nomo estas Tajlando en la jaro 1939 tiama registaro ŝanĝis la antaŭe oficialan land-nomon de Siamo (malnova land-nomo) al Tajlando. 

En la epoko de la lando "Siamo" jam troviĝis ĉi tie 1 Esperantisto, laŭ Enciklopedio de Esperanto sub la serĉ-vorto Statistiko aperis tabeloj de la plej grava eksperimento pri Eperantista statistiko, kiu montris la staton en la jaro 1926. La eksperimento estis de d-ro Dietterle, direktoro de la Germana Esperanto-Instituto. 


Sed la unua siama Esperantisto, kiu li estis? mi ne povas scii. Tamen laŭ la artikolo de El Popola Ĉinio 1987 N-ro 8 p.33, skribis, ke ĉina Esperantisto Kiugi translokiĝis en Siamon en la jaro 1936, kaj ĉi tie li konatiĝis kun lokaj kaj elmigrintaj Esperantistoj, kaj kune kun ili fondis Tajlanan Esperanto-Asocion (en la artikolo uzas la nomon Tajlando.), do, eble estis iu el konitoj de Kiugi ...



ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

73-a Kansaja Kongreso/การประชุมภาษาเอสเปรันโตภูมิภาคคันไซ ครั้งที่ 73 2025

Esperantistoj en Wat Arun