Hieraŭ mi renkontis unu virinon. Tiam estis frua vespero ĉe marbordo ŝi staris apud strato, verŝajne atendis iun. Fakte, verdire, ŝi estis tre artisme ĉarma, mi eĉ ne povas klarigi detale. Ŝi estis kun mezlonga nigra hararo, vestis sin per blanka senmanika bluzo. Tiam mi nur promenis eĉ marbordo trapasante ŝin, mi rigardis ŝian vizaĝon, ankaŭ ŝi rigardis mian vizaĝon, kaj ŝi silente ridetis al mi. Mi ĉesis kaj mia vizaĝo iom ruĝiĝis, sed mi nenion diris al ŝi, eĉ saluton. Tuj poste ŝi ekprenis rubaĵojn, kiuj estis plastaj saketoj, kiujn ŝajne oni senzorge lasis apud la strato. Ankaŭ mi ekprenis la rubaĵojn kiel ŝi. Finfine, mi kaj ŝi sukcesis preni ĉiujn rubaĵojn. Mi ekdemandis pri ŝia nomo. Ŝi diris, ke ŝi nomiĝas Lin. Mi opiniis, ke tia nomo estas iom stranga por virino, sed tio ne vere gravas. Kaj ŝi demandis al mi. "Ĉu ni povus renkontiĝi ankoraŭfoje?" Mi diris: "Jes, povas, povas. Je 17:00, ĉu ne?" Ŝi respondis: "Estas tro frue. 18:00 estus pli bone?...