Rotthasen

La tajlanda rakonto "Rotthasen"

La daŭrigita rakonto de 12 virinoj

Kiam plenkrekis Rotthasen, li volis helpi siajn patrinon kaj onklinojn per serĉado de manĝaĵoj, por tio li ofte venis al kokbatalejo por kokbatali. Li mem posedis benitan kokon de anĝelo, tiel li multfoje venkis, li gajnis iom da mono, do li povis aĉeti manĝaĵojn por ili. Tiele la famon de li sciis la reĝo Pra Rothasit, kiu tute ne sciis, ke Rotthasen fakte estas lia filo.

Intertempe, la armeo de malproksima lando venis al la urbo Khutala Nakhon por veti la areon de la urbo per kokbatalado. La reĝo Pra Rothasit venigis Rotthasen kun la koko por kokbatali reprezentante la urbon Khutala Nakhon. Kaj kiel sciite, li venkis. La malvenkita armeo devis reveni al sia lando kun malfaliĉo. Post la batalo Rotthasen fariĝis ŝatata knabo de la reĝo. La reĝo kaj la reĝino krekigis Rotthasen matura. Poste li povis viziti siajn patrinon kaj onklinojn. Finfine la gigantino Santamala, kiu estis la nova reĝino de Rothasit, sciiĝis, ke Rotthasen estas la filo de Phaŭ.

En la reĝlando Sunfloro la adoptita filino de la gigantino Santhamala, kiu nomiĝis Meri jam estis matura kaj belega. La gigantino ruze planis, ke Rotthasen devu iri al la reĝlando Sunfloro pro tio ke Santhamala bezonas iun frukton rare troveblan nur en tiu urbo por sanigi sin kaj Rotthasen iris kun sekreta dokumento, kiun nur Meri povis legi, kaj en ĝi estis skribita: “Venas tage, mortigu lin tage. Venas nokte, mortigu lin nokte” Sed Rotthasen ne havis permeson legi ĝin.

Rotthasen iris per ĉevalo. Survoje, li ripozis ĉe dometo de asketo. La asketo sciis pri la enhavo de la dukmento, pro tio li kaŝe ŝanĝis la enhavon al: “Venas tage, geedziĝu kun li tage. Venas nokte, geedziĝu kun li nokte”. Antaŭ ol li foriris, la asketo donis la paroleblan ĉevalon “Prakaj Pet” al li.

Kiam Rotthasen atingis la reĝlandon Sunfloro. Meri tuj legis la dokumenton, kaj ankaŭ ili tuj enamiĝis unu kun la alia. Ili do geedziĝis kaj li fariĝis la reĝo de la reĝlando.

Pasis iom da tempo la maljuna zorgantino de Meri kontrolis la estonecon, ŝi trovis, ke se Meri kaj Rontthasen ankoraŭ amas unu kun la alia, Meri poste mortos. Tiel la maljuna zorgantino ruze planis forigi Rotthasen for de Meri. Intertempe Rotthasen devis preni la okulojn de siaj patrino kaj onklinoj de medicin-ĉambro, al kiu apartenis al la gigantino Santhamala por redoni al ili. Kiam la maljuna zorgantino sciis pri la afero, ŝi ne baris lin preni la okulojn. Li rajdis sur la ĉevalo al la urbo Sakuntala Nakon. Sed Meri ne volis, kaj ŝi kuris al li por peti lin ne iru. Tamen Rotthasen preĝis, ke la tero estu maro, pro tio Meri ne povis plu kuri, kaj ŝi estis tre malĝoja, tuj poste ŝi mortis pro la malĝojo.

Kiam Rotthansen atingis la urbon, li do donis la okulojn al siaj patrio kaj onklinoj. Ili ĉiuj povis vidi denove. Kaj poste ĉiuj sciis, ke Santamala ne estas homo, sed gigantino, tiel la reĝo ekzilis(forpelis) ŝin el la urbo.

La problemo estis pli bone solvita, Rotthasen revenis al la urbo Sunfloro por vidi Meri, sed kiam li sciis, ke jam mortis Meri, li tre estis malĝoja kaj sokita. Poste ankaŭ li mortis pro la malĝojo.



ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

Esperantistoj en Wat Arun

La unua Siama Esperantisto

Esperanto-vortaroj en la universitato