Miaj fotoj de Ipernity
Miaj fotoj de Ipernity
Mi iomete bedaŭras pro fermiĝo de Ipernity (artikolo pri tio de Libera Folio) ĉar mi fojfoje legas artikolojn pri Esperanto tie, ili estas tre tre interesaj por mi pro bonkvalitaj artikoloj skribitaj de spertuloj pri/de la lingvo Esperanto ks.Ankaŭ mi iam alŝutis kelkajn fotojn tien, kiam mi komencis lerni Esperanton kaj venis ŝanco al mi rekontiĝi kun realaj Espernatistoj, tamen pro fermiĝo de la retejo mi devas tralokigi fotojn kun ne-redakitaj tekstoj al tiea paĝo por mia memoro.
Foto farita en la 12a de Aprilo 2015


Miaj geamikoj, kiuj amikiĝis kiam mi ekstudis en srinakharinwirot universitato
La 2a fojo ĉe Malajzio
La 20an de aprilo 2014 mi vojaĝis al Malajzio kun profesoro kaj miaj amikoj por prezenti tajan tradician muzikon (ĉar mi studas en taja tradicia muzika fako) pro tiu ĉi foto, kiu fotita en Pi Nang insulo. mara akvo ridigas min :)
Mia 1a Esperanta rekontiĝo
Ĉirkaŭ Novembro 2014 mi renkontis japanan esperantiston (lia nomo estas Tanaka Kuzuki, Eperantnomo : Kampo) kiu estas unua esperantisto ke mi interparolis kune, Unua renkontiĝo en Mia vivo. laŭ tio mi sentas bone ke artefarita lingvo povas uziĝi vere! kiel natura lingvo
Mia 2a Esperanta renkontiĝo
Mi, Marko, Linda (edzino de Marko), Kampo kaj lia amiko Toyota venturis al Nakonpratom provinco por renkonti Kristala (ĉina esperantistino) kiu ŝi instruas ĉinan lingvon ĉe mezlernejo de ie en Nakonpratom provinco, kaj antaŭe ŝi jam lernis Esperanton en ŝia lando, Ĉinio. kaj ni kune vespermangas en taja manĝejo. ŝi diris al ni, ke nun mi preskaŭ fogresis Esperanton ĉar ĉiutage mi davas paroli, paroladi tajajn lingvon al miaj gelernantoj. Mi konsentas pri tio, kio estas fakto ĉar oni lernas lingvon sed oni ne uzas ĝin, norme certe forgesis ĝin.
Kunfotita "La Esperantisto en Tajlando"
fotita je 17a de Nov. 2014 en Lernejo, ie en Nakonpratom provinco




ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น