La malnova Esperanto-movado en Tajlando
La malnova Esperanto-movado en Tajlando
Saluton! ĉi-foje mi volas prezenti al vi mian artikoleton klarigitan pri la malnova Espeanto-movado, kiu okazis en pasinta tempo en Tajlando (aŭ Siamo). Tamen! se vi havas iujn komentojn aŭ faktojn cetere, vi povas skribi en la komentejo suben de mia artikoleto, antaŭdankon!
Mi unue komencos pere de la granda libro "Esperanto en perspektivo" kune verkita de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro eldonita en 1974 en ĝi ankaŭ rakontas pri la historio de Esperanto-movado en diversaj landoj tra la mondo. Pri Tajlando (p. 504) estas nur unu frazo:
"En Tajlando, antaŭ kaj post la milito, kelkfoje komunistoj uzis Esperanton: en 1938 aperis Esperanto-siama legolibreto."
(La milito menciita estas la dua mondmilito.)
Nur unu frazon ĝi havas sed estas granda afero por mi, dank’ al Osmo Buller, kiu sciigis al mi tion
La unua libro pri Esperanto en la taja. (1938)
Finfine, mi trovis ĝin, la nomon de la legolibreto estas Esperanto? ภาษาโลกคืออะไร? (“Esperanto? Kio estas monda lingvo (Esperanto)?” ). La libreto estis verkita de Lu-Bi (Laŭ lia nomo, mi divenis, ke li estis ĉino, kiu vivis tiam en Tajlando), la libreto prezentis pri la ĝenerala informo pri Esperanto, la litero de D-ro C. Barthel al Lu-Bi kaj pri gramatiko de la lingvo Esperanto.* Temas pri la nomo de la lingvo, mi supozas, ke en la ĉina lingvo, Esperanto estas "世界语", laŭvorte ĝi signifas "monda lingvo"
Nun mi scias, ke Esperanto-movado ekestis antaŭ pli ol 70 jaroj en Tajlando, do mi pensis plu, ke ĉu ankaŭ en Tajlando ekzistis Esperanto- organizo?
Iutage, interretumante mi trovis blogon de alilanda esperantista vojaĝinto (Lia kaŝnomo estas David), kiu jam vizitis Tajlandon kaj skribis pri Esperanto-movado en Tajlando, li citis la artikolon de El Popola Ĉinio de la jaro 1978 N-ro 8, la artikolo titoliĝis “Por kio mi lernis Esperanton?” (danke al mia japana amiko, kiu helpis min peti la fotokopion de tiu ĉi artikolo) La verktinto de la artikolo estis Kiu Gi (Li estis unu el respondeculoj de la Pakina Lingva Instituto) Li skribis, resume, ke
“en la jaro 1936, Li iris al Tajlando kaj konatiĝis kun lokaj (tajlandaj) kaj ĉinaj esperantistoj. Ili kun fondis Tajlandan Esperanto-Asocion…. kaj okazigis Esperanto-kurson en iuj lernejoj….kaj por politika celo, Ili kune eldonis la esperantan gazeton nomata “Orienta Raporto” ” .
Nun mi ankoraŭ ne trovis tiun gazeton. Sed mi estas sufiĉe kontenta, ke mi jam povis eltrovi la historion de Esperanto-movado en Tajlando, Kvankam nuntempe oni ne povas trovi aŭ viziti la asocion, Ĉar ĝi jam malaperis…
Nu! ne gravas ĉar en la jaro 2001 aperis artikolo en la gazeto EVENTOJ, n-ro 221, 2/ decembeo 2001 (mi trovis ĝin en la formo retpoŝta versio!) pri Esperanto-oraganizo en Tajlando, verkitan de la katolika astro Marcel Perray (franca esperantisto), li skribis pri Tajlanda Esperanto-Instituto
“Tajlanda Esperanto-Instituto estas eta grupo da esperantistoj, kiuj klopodas informi tajlandanojn pri Esperanto. Ĝin fondis s-ro Prem Kulemekin en la jaro 1980. Okazas instruado de Esperanto per koresponda kurso. Estas kompilata vortaro Esperanto-taja. Tiu libro ankoraŭ ne estas finpretigita. En librovendejo oni povas trovi "Esperanto Dictionary" de J. C. Wells kaj "Esperanto" de John Cresswell. En la taja lingvo ankoraŭ nenio aĉeteblas”
Estas feliĉe ke ankaŭ en Tajlando ekzistis Esperanto-Instituto, ankaŭ en la fama unulingva vortaro PIV almenaŭ en ĝi havas mallongigon de Tajlanda Esperanto-Instituto (TEI), Sed bedaŭrinde la pastro jam forpasis en 2005 kaj la instituto jam malaperis… mi iam telefonis al la historia fako de ĉefepiskopa sidejo en Bangkoko, sed ne estas pliaj informoj pri li rilate al Esperanto.
Kaj ankaŭ en la sama artikolo de EVENTOJ, n-ro 221, 2/ decembeo 2001 skribis, ke en 1989 Sinjoro Joachim Werdin (pola esperantisto) venis al Tajlando dum monatoj por prelegi pri Esperanto en universitatoj (Mi kontaktis al li per retmesaĝo, kaj li informis pli al mi, ke unu el ili estas universitato Chulalongkorn, la plej fama universitato en nia lando.) kaj instrui Esperanton (Laŭ lia informo, li instruis en Bahaa Centro en Bankoko). Li sukcesis instrui preskaŭ 60 gejunulojn. Sed poste iom post iom la grupo malaperis. Restas nur kelkaj aktivuloj.
Sed li estis speciala, ĉar kiam li vojaĝas kaj instruas Esperanton, li ankaŭ filmas.
Pere de la mordena epoko, ni povas renkontiĝi kun Pastro Marcel kaj Tajlandaj esperantistoj tiamaj pere de Jutubo. La filmetoj estas fare de Sinjoro Joachim Werdin.
la Pastro Marcel Perray rankontis pri Esperanto en Tajlando.
Do! Mi jam trovis moveblajn informojn de Esperanto-grupo aŭ -agado en Tajlando,
en la jaro 1991 gazeto "Tempo" n-ro 50 en la temo Esperanto en Azio, anoncis...
en la jaro 2005 en retpaĝo esperantoland.org informis ke S-ro Zelimir Pehar fondis Esperanto-grupon MondEtur en la provinco Nakhon Ratchasima, Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi grupo estis firmao laboranta pere de Esperanto. Komence de mia lernado de Esperanto, mi iam sendis retmesaĝon al tiu ĉi grupo, tamen bedaŭrinde, ne venis respondo.
en la jaro 2006 La Ondo de Esperanto, 2007, №3 prezentis ke S-ro Daniel Salomon kaj S-ro Olof Olsson aranĝis konferencon promociantan Esperanton en Bangkoko.
Jen estas ĉio, kion mi scias...
--
Nun mi jam planas verki artikolon laŭ novaj informoj, poste mi metos ligilon ankaŭ ĉi tie.
--
Nun mi jam planas verki artikolon laŭ novaj informoj, poste mi metos ligilon ankaŭ ĉi tie.




ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น