La tago de patrinoj en Tajlando


Hodiaŭ estas la Tago de patrinoj en Tajlando.
Do mi tradukis ĝian historion de tiu ĉi tago, mi deziras ke vi legos ĝin feliĉe.


La Jasmeno estas signo de la tago de patrinoj en Tajlando.
Estiĝo de la tago de patrinoj en  Tajlando
La unua evento de la festo "La tago de patrinoj en Tajlando" unue estis organizita en la 10-a de marto  2486 B.E. (1943) en la publika parko Saun Amporn en Bankoko. Tiam la eventon organizis la ministrejo de Sano. Sed post la unua aranĝo, okazis la dua mondmilito, pro tio en la venonta jaro ne povis okazigi la eventon. Kiam la mondmilito jam ĉesis, multe da organizoj volis organizi la eventon sed ne plene sukcesis aranĝi kaj multfoje ŝanĝiĝis la dato por okazigi la eventon. Poste la tiama registaro agnoskis la daton por la festo "La tago de patrinoj", la dato estis la 15-a de Aprilo, kiu komenciĝis ekde  2493 B.E. (1950) sed post kelkaj jaroj la evento ne plu okazis pro la manko de la organizo por aranĝi la eventon (tiam estis la ministrejo de la kulturo), pro tio la nacia konsilantaro de la kulturo ne havis subtenon, poste la Asocio de katolika geinstruistoj de Tajlando komencis organizi denove la eventon "la tago de patrinoj" en la 4-a de oktobro 2515 B.E. (1972) sed povis aranĝi nur unufojon. Tamen en  2519 B.E.(1976) la komitato de la socia bonfarto deicidis la daton por aranĝi la eventon, tiu dato estis la 12-a de aŭgusto (kiu ankaŭ estas la naskiĝtago de la nuna Reĝino Sirikit de Tajlando) kaj  elektis Jasmenon kiel florsimbolon de la Tago.


Feliĉan Patrino-tagon al ĉiuj!




ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

Esperantistoj en Wat Arun

La unua Siama Esperantisto

Esperanto-vortaroj en la universitato