La duontagon en Hanojo!

La duontagon en Hanojo! ครึ่งวัน ณ ฮานอย!

Inter la 1a - 4a de Julio 2016, Mi kaj Mia amiko Mateo vojaĝis al Vjetnamio por partopreni en SOREN (mallongigo de SOmera RENkontiĝo, la eveto estis organizata de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo : VEJO) ĉi-foje estis la 4a okazo. Kial sciis pri ĝi? Antaŭe mi sciis pri ĝi pere de Fejsbuk-anonco, Do mi pripensis ke Vjetnamio estas proksima lando, nia najbara lando de Tajlando, Kial ni ne partoprenos en la evento ĉar nun mi havas tempon, Fifine mi decidis partopreni! Feliĉe ne nur mi Tajlandano partprenis ĉar mia amiko nomata Esperante Mateo ankaŭ deziris partopreni! 


SOREN okazis inter la 2a - la 3a, Sed mi flugis al la ĉefurbo Hanojo ekde la 1a, Do sendube mi havis tempon por travidi la interesajn lokojn de la urbo, Mi ja deziras dividi miajn fotojn kelkajn (ne tiom belajn ĉar mi fotis per saĝtelefono) al vi (^^)/"

Je la 8:30 atm la 1an de Julio, Ni atingis la flughvenon Noi Bai sen problemo, Ni tuj renkontiĝis unue kun mia vjetnama amiko malnova Totono ĉe elirejo de la flughaveno
Totono (Vjetnama amiko) Mateo (Mia tajlanda amiko) kaj Mi

Fakte la flughaveno ne estas proksima de la urbocentro kie lokas la domon de Totono, pro tio ni devis uzi buson publikan por viziti la domon.
Totono sidas antaŭ ni.


Bruna ĉapelo!
en la buso, Kiom la bileto kostis, Mi forgesis (^^) Sed pli valoris ke mi povis unue vidi la pejzaĝon de la lando tie ĉi.

Sed la buso ne povis atingi la lokon proksima de la domo de Totono, Ni devis elbusiĝis kaj entaksiiĝis.
 La unua paŝo sur strato! Ni devis transiri la straton!


 Kontruaĵo.
Ni balibis en Taksio.
Jes!

Sekvontaj fotoj estis fotitaj en la taksio.
La muzeo 
La vestovendejo.


Ŝarĝmotociklo, Motociklo en Vjetnamio estas tre tre utila!


 Finfine ni atingis la vojeton por piediri al la domo de Totono.
Kokoso!
Li rakontis pri la ĉirkaŭaj konstruaĵoj.
 Do ni atingis la domon kaj la patrino de Totono kuiris por ni la tradiciajn manĝaĵon! Koran dankon (^^)/
Ŝi estis kuiranta kaj ŝi estas profesia kuiristino!


 La tradiciaj manĝaĵoj de Vjetnamio! konsistis el "Bun" malgranda blanka nodelo, "Meng Gaun" (Mi ne certas pri literumo ĉar mi mem transkribis) granda blanka nodelo kaj "Neam" pakita viando je cilindra formo, ĝi estas iom simila al  manĝaĵo en Tajlando, nomata "ปอเปี๊ยะ (Po Pieh)" kiu estas komprenata al mi ke ĝi devenas el Vjetnamio.
Post la manĝo ni iom ripozis kaj je la 14:00 ni ekveturis!
Nia estimata motociklisto.


Ek!
Burrr...




Trankvila etoso


Katedralo de Sanktulo Josefo




Akvo ŝprucas el la fonto. 


KFC en Hanojo.


Taksio.


movebla florovendejo.


Kien li iras?


Saluton!


Multe da motocikloj






Taja aviadkampanio!


La vespera strato.


La unua vizitita loko estis la Pagodo Tran Quoc estas budaisma templo situas sur la insulo en la lago "Okcidenta lago"






Kviete...




Nia gvidanto Totono kaj mia amiko mateo penis legi la vjetnaman.


Ni forveturis de la Pagodo kaj ni apudstrate renkontis la vendejon de Bo Bia, La nomo kaj la formo de manĝeto estas iom simila al la manĝaĵo (alilanddevena) en mia lando, Ni nepre gustumis ĝin por scii ĝian guston. 


La vendistino demandis al ni "De kiu lando vi venis?" Mi respondis "De Tajlando", Ho baldaŭ mi vojaĝos tien" diris ŝi.


Jam mordis! enaĵoj (Ĉu akcepteblas tiu ĉi vorto?) estas blanka parto de kokoso kaj sukero. Hmm bongusta!




vendejo.


movebla vendejo de Licio.


Vendejo de koksoj diverskoloraj.




tradicia bazaro.


Kia frukto ĝi estas? Mi neniam trovis ĝin.










Ili atendas.


Kion ili vendas?


biciklo kun multaj licioj.




Malnova pordego.
Finfine ni alvenis al la dua loko estis la nacia muzeo de historio en Hanojo. Antaŭe tiu ĉi konstruaĵo estis iu instituto de francoj, kaj arĥitekta formo estis kunfandiĝita de Eŭropa kaj Vjetnama, Nu! belas unike! Okej mi lernu pri longa historio de Vjetnamio.


Nuntempulo rigardas praulojn.


Batalo de Vjetnamio kaj Ĉinio.


Malnovaj statuoj de Jam Pa.


Bone nun ni jam forlasis la muzeon kaj piediris al kafejo, skavantaj fotoj estis lokoj, Kiujn ni preterpasis.





La parkejo.



Vesperiĝis!



Ni devis transiri


en tiu ĉi loko Totono diris ke lerantoj ŝatas preĝi tie ĉi por ke trapasu la ekzamenon sukcese por fariĝi studento en universitato.


La pordo de la supra foto.


Ni atingis la kafejon, Tie estis tre trankvile, Ho! bedaŭrinde mi havas nur tiun ĉi foton.


Poste ni spektis la faman enakva pupon, Tre amuze!

Do nun jam noktiĝis, kaj ni malsatiĝis, Serĉu ion manĝeblan!




Ĉu vi konas?

Nun ili kuiras!
Venis mia Pho! 
Ĝi estas fama nudelo en Vjetnamio! Se vi vizitus, Ne forgesu manĝi ĝin (^^)/


 Memfoto por memoro

Poste ni estis sata por Pho, estis bona tempo por promenadi, Proksime de la Pho-manĝejo estis la strato Hang Buom (Laŭ mia noto), Tie ĉi havas multe da drinkejo (Bar)


Sepio rostita!


unu familio en la nokto.


La vendejo!





Muzikistoj antaŭ la templo.


Junuloj ludas.


Mia amiko deziris aĉeti tradician panon (Ĝian nomon mi ne notis)


Li kalkukas.


Tiu ĉi foto estas la lasta, Ĝi estas Thap Rua (Testuda Turo) en la lago Hoan Kiem (Glavo) dum la nokto kun brila lumo, estas bela, Ĉu ne? Sed iomete malgrada foto. 

Tiam ni estis lacaj kaj morgaŭ ni devis frue vekiĝi por ekveturi al kolektiĝejo de SOREN, Nur la duontagon mi sufiĉe ĝuis Hanojon. Do mi esperas ke vi ĝuis miajn fotojn kun simplaj klarigoj. Se mi povus vojaĝi pere de Esperanto, Nepre mi rakontu al vi!

Ne forgeseble, Ni devas danki al mia vjetnama amiko Totono, Kiu akompanis nin tra Hanojo (^^)//

Elkoran dankon!






ความคิดเห็น

  1. Mi estas origina civitano de Hanojo, sed vivas fore de ĝi jam kelkajn dekojn da jaroj. Legante vian interesan blogpaĝon mi kvazaŭ revizitas okule mian karan urbon.Elkoran dankon al vi kaj al ESPERANTO - nia amata lingvo !

    ตอบลบ

แสดงความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

Esperantistoj en Wat Arun

La unua Siama Esperantisto

Esperanto-vortaroj en la universitato