La 12 virinoj.
La
12 virinoj.
Antaŭlonge
estis riĉulo, kiu nomiĝis Non kaj li havis edzinon Phramani. Ili havis 12 filinojn. De tempo al tempo ilia riĉeco pli
kaj pli malaperis. Por varti ĉiujn 12 filinojn ili devis uzi sian tutan
nomon. Tio forprenis ilian bonhavon, kaj efikis malagrable al
ilia vivo.
Iutage
Non, la patro de la 12 filioj, planis trompi siajn 12 filinojn, ke li
akompanos ilin viziti parencojn en malproksiman urbon, sed fakte lasos ilin
en ĝangalon. Kiam la patro akompanis siajn 12 filiojn trapasante
ĝangalon, li diris al la filinoj:
“Bonvolu
atendi min ĉi tie. Mi serĉos por vi bongustajn fruktojn”
Li tuj revenis hejmen. Esperante, ke estus iu bonkorulo, kiu hazarde
trovos kaj adoptos ilin.
La
filinoj atendadis sian patron, kvankam pasis longa tempo. Unu filino
ekmurmuris:
“Kial nia patro ne revenas?”
Bonŝance,
ke la lastenaskita filino, kiu nomiĝis Phaŭ, ŝi estis saĝa pli ol
la aliaj, disĵetis rizerojn ekde la hejmo por marki la vojon reveni
hejmen. Finfine, ili povis reveni hejmen senprobleme por rizmarikiloj.
Kiam
la gepatroj ekvidis siajn filinojn, ili supriziĝis.
“Kial
do ili povis hejmen reveni?” diris la patro.
Nu,
la patro ekpensis: "Nu, mi devas lasi ilin denove en la ĝangalon pli profunde
iutage."
Pasis
iom da tagoj, la patro planis lasi siajn 12 filinojn en la ĝangalon ankoraŭfoje.
Malbonŝance, ke ĉi-foje Phaŭ ne povis kunporti rizerojn al la
ĝangalo. Pro tio ili estis lasitaj en la ĝangalo, kun manko de
helpilo por reveni hejmen. Do, ili perdis la vojon kaj vagis en la
ĝangalo, ĝis la mateno de la nova tago ili ankoraŭ ne povis trovi
la revenan vojon.
Phaŭ
diris al siaj aliaj fratinoj:
"Ni
devas serĉi alian vojon por reveni hejmen!"
Hazarde,
ke la grandegulino Santra de la reĝlando Sunfloro vidis la 12 filinojn.
Ŝi tuj ekŝatis ilin, kaj volis adopti ilin kiel siajn filinojn, ĉar
ŝi ne havis propran filon aŭ filinon. Kaj ŝia edzo jam mortis.
Do,
ŝi aliformiĝis al la homo, kaj invitis la 12 virinojn al sia
reĝlando. Antaŭ eniri en la palacon ŝi ordonis al ĉiuj grandeguloj,
ke ili aliformiĝu al la homo, ĉar ŝi timis, ke la 12 virinoj timos
kaj malŝatos ŝin. Ankaŭ ŝi mem ŝanĝis sian nomon al Santhamala.
La
12 virinoj vivis en la palaco gaje kaj komforte, ĝis kiam ili
ĉiuj iĝis maturaj. Phaŭ ekdubis, kial en tiu ĉi reĝlando ne
vivas bestoj, kiel ĉi tie estas reĝlando de grandeguloj,
kiuj kutime manĝas bestojn. Ŝi ankaŭ iam aŭdis de la aliaj
fratinoj, ke ŝi vidis amason da ostoj ĉe la malantaŭa parto de la
palaco, kie estis malpermesita loko laŭ la ordono de la patrino.
Pro
tio Phaŭ ektimis, kaj eskapis el la palaco kun siaj 11 fratinoj en
la ĝangalon. La aferon eksciis la patrino Santhamala. Ŝi tuj
serĉadis ilin, sed pro helpo de anĝeloj, kiuj gardis la ĝangalon,
ŝi ne povis trovi ilin. Do, ŝi revenis palacen kun forta kolero.
La
12 virinoj estis tre feliĉaj, ĉar ili povis eskapi for de sia patrino.
Tamen ili iradis sencele.
Iutage,
ili atingis la reĝlandon Kutala Nakhon, kie regis la reĝo Rothasit.
Kiam la reĝo Rothasit vidis Phaŭ kaj aliaj fratinoj, li tuj
enamiĝis kun ĉiuj, sed pli multe al Phaŭ. Do, li proponis
edziniĝon al ĉiuj kaj ili akceptis. Post iom da tempo la 12 virinoj
estis gravedaj.
Aliflanke,
la grandegulino Santhamala senlace serĉadis 12 virinojn. Ĉi-foje ŝi
uzis sorĉan spegulon por vidi, kie estis 12 virinoj, kaj ekvidis, ke
ili estas en la reĝlando Kutala Nakhon kaj farĝis edzinoj de la
reĝo. Do, la grandegulino aliformiĝis al treege bela virino
irante al la reĝlando Kutala Nakhon por renkontiĝi kun la reĝo
Rothasit. Ŝi uzis sorĉon al la reĝo Rothasit por ke li enamiĝu
kun ŝi, kaj akceptu ŝin ankaŭ kiel edzinon.
Kiam
12 virinoj eksciis, ke la reĝo Rothasit havas novan edzino. Ili tre
koleris kaj volis ekkoni la novan edzinon.
Neatendite,
ke Santhamala ŝanĝis la formon al grandegulino kaj eniris en la
ĉambron de 12 virinoj. Kiam 12 virinoj vidis, ke iama patrino venas.
Ili petis pardonon kaj vivsavon. Sed Santhamala ne estis tiel
bonkora kiel antaŭe. Ŝi ridetis al ili kaj tuj iris al la reĝo
Rothasit por uzi sorĉon por ke la reĝo Rothasit malamu la 12
virinojn kaj ordonu malliberigi ilin en kavernon. Tial ili suferis
en la kaverno, tamen ne nur pro la malliberigo. Sed ankaŭ ilia utero
pligrandiĝis, kiu kaŭzis grandan doloron.
La grandegulino Santhamala ne ĉesis agi malafable al la 12 virinoj. Ŝi
ruze diris al la reĝo Rothasit, ke ŝi havas strangan malsanon kaj
sorĉe dirigis al la doktoro, ke okulgloboj de 12 virinoj povas
kuraci ŝin.
Pro
tio la reĝo Rothasit haste ordonis al Ŭirun kaj Ĝambang, la ĉefaj
soldatoj de Santhamala eligu la okulglobojn de la 12 virinoj. Kiam la 2
soldatoj alvenis al la kaverno, ili eligis okulglobojn de la plej aĝa
ĝis la plej juna.
Kiam
maljunulino, kiu iam estis zorgantino de la reĝo, sciis pri terura afero okazos al la 12 virinoj. Ŝi ankaŭ
amis la 12 virinojn, por tio ŝi petegis al la reĝo Rothasit, ke li
nuligu la ordonon eligi okulglobojn de la 12 virinoj. Ŝi penis peti
dum longa tempo. Finfine, la reĝo Rothasit ordonis, ke ne eligu la
okulglobojn de la 12 virinoj, sed tiam la 2 soldatoj jam eligis la
okulglobojn de ili. Tamen okulglobo de Phaŭ, la lasta, estis eligita
nur unu. Do, ŝi ankoraŭ povis vidi per 1 okulo. Temas pri la
12 virinoj, ili ankoraŭ estis malliberigitaj en la kaverno.
Post
tio ili devis mem serĉi insektojn aŭ ranojn en la kaverno por vivteni. Fojfoje la
maljunulino sekrete donis manĝaĵojn al ili.
Kiam
ili naskis siajn bebojn. Ili estis mortinaj. Krom la bebo de Phaŭ, kiu
sekure naksiĝis. Ĉiuj virinoj tre amis lin, kaj nomis lin
Rothasen.
Finiĝis
la rakonto.
La
sekva rakonto temas pri la filo de Phaŭ "Rothasen."
ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น