Mi lernis novan klavar-aranĝon!
Mi lernis novan klavar-aranĝon!
Lasttempe, mi eklernis pri tuŝtajpado por la taja lingvo, mia denaska lingvo.
Fakte, mi ne bone memoras, kiam mi ekuzis la klasikan tajpilon aŭ komputilon. Tamen se temas pri la komputilo, tiam mi estis 10-jara, mi lernis kiel tajpi pere de la programaro BBC por ekzerci tuŝtajpado en la taja lingvo per la operaciumo Windows95.
Tamen mi ne sukcesis fari tion, mi ne povis tajpi blinde aŭ tiel nomata tuŝtajpado. Poste eble, kiam mi estis 16-jara, mia granda fratino aĉetis por mi la personan komputilon kun dika ekrano, mi ĝin ekuzis por miaj hejmtaskoj, tamen kiam mi tajpas mi ne uzas tuŝtajpadon, nur mi rigardas la klavaron kaj tajpi (Tio ja estis tre konvena!). Eble por tio ĝi estis pli facila kaj pli oportuna por tajpi. Tio daŭris pli ol 10 jarojn. Finfine, en la jaro 2022 mi eklernis programadon per mi mem (Mi mem lernis freneze!!), kaj mi sentis la maloportunon tajpi per maniero, kiun mi jam delonge uzis.
Mi do decidis lerni kiel tajpi per tuŝtajpado, tamen en la taja ne per la latinaj literoj, ĉar mi eltrovis klavar-aranĝon novan Manoonchai en la komunumo tajlingvana de la socia servo Mastodon.
Mi ŝatas diri, ke la plej uzata klavararanĝo por taja lingvo estas Kedmanee, kiu estis kreita de la viro nomita Suwanprasert Kedmanee per statistiko de uzitaj vortoj de 38 libroj en la jaro 1931. Kiam mi eklernis kiel tajpi, ankaŭ mi uzis ĝin per la programaro BCC. Ĝi estas la plej uzata klavararanĝo (Fakte, ankaŭ estas la alia, sed estas malofte uzata, tio estas Pattachot).
Sed mi ne povas uzi ĝin por tuŝtajpi. Miaj fingroj jam memoras, kiel tajpi per mia kutima maniero.
Finfine, kieldirite mi eltrovis la novan klavararanĝon nomatan Manoonchai, laŭ la familia nomo de la kreinto. Ĝi ankaŭ estas esplorita per statistiko, sed per programado, ili estas AI kaj algoritmo. Bone anazilita por ekvilibras la uzon de 2 manoj, por ke ne estu ĉe iu mano pli multe tajpi. Kaj la literoj estas nur uzata je 3 vicoj de la klavaro (Vi povas vidi ĉe la suba bildo). La defaŭlta numero estas sur la plej supra vico, kaj estas nur arabaj ciferoj. (Oni povas uzi tajajn ciferojn, kune kun Alt+Num. Nuntempe tajoj uzas la tajajn ciferojn, nur en oficialaj dokumentoj. En la klavar-aranĝo Kedmanee la defaŭltaj ciferoj estas la tajaj. Por ĉiutaga uzo, ni uzas la arabajn ciferojn.)
Mi opinias, ke estas tre bone eklerni la novan klavar-aranĝon Manoonchai por ke ĝi ne estu konfusiĝo kun la klavar-aranĝo Kedmanee. Mi eklernis ĝin en Oktobro 2022 kaj poste 1 monato mi forigis la klavararanĝon Kedmanee el mia komputilo! Jen mi povas fari tion, mi povas tuŝtajpi, tamen ne estas tiom rapide, sed mi uzas komputilon kun ĝojo! Vi povas trovi pliajn informojn ĉe https://manoonchai.com/
lernejo: https://manoontype.web.app/ (Mi opinias, ke ĝi estas tre utila!)
Unuaj tagoj en kiu mi ekzercis.
Nun mi povas tajpi ĉirkaŭ 30 wpm ><
Mi verkis tiun ĉi artikolon la 24-an de februaro 2024
ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น