Al Osaka!
La unua tago 2025-01-02
En la 2-a de Januaro 2025, post la monata festo ĉe Oomoto-centro mi iros al la urbo Osaka por renkontiĝi kun mia unua malnova esperanta amiko Kampo kaj mi pasigos la nokton ĉe li 1 nokton. Kun helpo de s-ro Okuwaki li prenis min de la dormejo en Oomoto-centro al la trajn-stacio Kameoka. Li detale klarigis al mi kiel atingi la stacion Shin-Osaka, la loko, kie Kampo akceptos min.
Sur la mapo, nun mi estas ĉe la stacio Kameoka sur la linio Sagano Line rekte mi iru al la stacio Kyoto, kaj ŝanĝu la trajnon al la linio JR Kyoto Line por iri al la akcept-loko, ĉe la kajo kie mi elvagoniĝos.
Ĉirkaŭ 14.00 la trajno ekveturis.
La bileto.
Dum la veturado de la trajno estis tre transkvila kaj tre agrabla.
estis la tempo por ŝanĝi la trajnon al la stacio Shin-Osaka
Finfine, mi atingis la stacion Shin-Osaka
Kampo venis al la kajo por akcepti min. Mi tre sopiris lin ĉar eble jam 5 jarojn mi ne havis ŝancon renkontiĝi kun li por COVID-19 kaj niaj laboroj. Antaŭ ol li bonvenigis min al sia domo por tranokti, ni kune trinkis bieron kaj babilis pri ĉiuj temoj, pri kiuj mi povis remomori. Poste Kampo venigis min al sia domo, kiu estis en Toyonaka. Mi estis feliĉa ĉar mi povis renkontiĝi kun Yuri, la edzino de Kampo. Ŝi tre bone zorgis kaj kuiris por mi.
Mi manĝis Nabe-on kun Kampo!
2025-01-03
Estis la lasta tago por mi, kaj mi hodiaŭ intencis iomete vojaĝi al Nippombashi por vidi malnovajn videludilojn (nur vidi!, ne aĉeti><) ekz. Famicom, Game boy ktp.
En la mateno Yuri zorgis min pri la matenmanĝo
Kampo montras mian Youtube-kanalon dum nia matenmanĝo. Se vi ŝatus spekti miajn filmetojn, vi povas simple tajpi ĉe la serĉujo de Youtube mian nomon.
Post tio mi devis prepari mian pakaĵon por eliri de la domo.
Tamen mi akcidente sidis super mian okulvitron. Koran dankon al Yuri, ŝi bone fiksis mian okulvitron pro tio, ke ĝi estu uzebla. ><
Estis tempo por adiaŭi Yuri. Ŝi ŝoforis por mi al la stacio por mi kaj Kampo povis atingi al la laborejo de Kampo. Tie Kampo devis labori, tamen li bone hepis min iri al magazeno, ĉar mi devis aĉeti ion por miaj amikoj en Tajlando. Antaŭ ol mi sole vojaĝis, Kampo faris la mapon por ke mi povu bone kompreni la manieron atingi Nippombashi.
de Tanimachi 4 chome >> Tanimachi 9 chome >> Nippombashi.
Dum la veturada tempo, estis por mi iom konfuzo, sed mi sukcese povis atingi la lokon.
Jen la trajna mapo.
Mi iom perdis vojon, mi deivis iom orientiĝi kun la vojo. Tamen mi sukcesis trovi la vendejon, kiu ankaŭ povis gardi mian valizon kontraŭ 500 enojn por 1 tago. (Mi intencis fari tion kun la aŭtomata ujo ĉe la trajn-stacio, sed ili jam estis uzitaj!)
Estis sufiĉe multaj homoj, sed mi ne vidis alilandanojn, nur japanojn mi vidis.
estis suna tago, tamen estis sufiĉe malvarme por mi.
Jen la vendejo! Tamen mi nur vidis, ne povis aĉeti ><
Finfine, mi aĉetis ion, estis uzita komputileto! NEC versapro VH-5, malgranda kiel iPad kaj tre malpeza.
(Kiam mi atingis Tajlandon, mi kontrolis en interreto. ONI ANKAŬ VENDAS ĜIN TIE! ><")
Mi ankaŭ iris al la fotenda loko!
Estis tempo por reveni al Tajlando!
La trajno de Nakai Line ĉe la stacio Namba.
Mi envagoniĝis!
Ĉi tiu vojaĝo estis tre memorinda por mi, de la transjara kurskunveno, la domo de Kampo kaj Yuri, ĝis Nippombashi. Se mi ne lernus Esperanton, eble la ŝanco ne estus ĉe mi. Mi nun sopiras pri ĉiuj! Se mi havas la ŝancon, mi nepre reiru al Japanio por renkontiĝi kun memorindaj aĵoj kaj vi ĉiuj!
Skribis Warut laŭ la memoro/2025-02-02
ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น