Kiam mi renkoniĝis kun malnova amiko

 

 Two men meeting and talking in the supermarket | Premium AI-generated image

En la 14-a de decembro 2024 mi iris al Bankoko por partopreni al Bangkoka Zamenhof-festo, kiu iĝis la kvazaŭ jara kunveno de nia Bangkoka klubo. Mi faris renkontiĝon kun mia amiko iom malnova, S-ro Mateo. Li ne povis partopreni al la morgaŭa aranĝo pro sia laboro. Ni tiel renkontiĝis hodiaŭ (14 dec.). Ni elektis la magazenon Terminal 21 kiel renkontiĝejon, kie situas centre de Bangkoko. Tiam ni babilis pri nia laboro, nia vivo lasttempa. Sed plejparte ni babilis pri Esperanto. Kial ni konatiĝis? Kiam estis la nuna rekontiĝo? Por mi, la plej interesa temo estas opinio pri la lingvo post ĉirkaŭ 10 jaroj de nia lerno-komenco. Kia ĝi estas? Mi resumas tiel...

 

Esperanto estas neŭtrala lingvo pro politika punkto, ĉar neniu ŝtato uzas ĝin kiel la oficialan lingvon. Tial 

Esperanto estas neŭtrala je la politika punkto. 

Tamen je la lingva punkto, okazas ia fenomeno, ke iu naciano povas koni Esperantajn vortojn pli multe ol iu naciano, iu homo do povas pli spontane uzi la lingvon pli bone ol alia, ĉar Esperantaj vortoj estas prenitaj el ĉefe Eŭropaj lingvoj. Tamen ne ĉiuj eŭropanoj. (Pardonu min, ke mi mencias eŭropanojn) (Ne ĉiuj eŭropanoj povas bone uzi la lingvon, ĉu ne?) 

 

Kaj temas pri la motivo de Esperanto-lernado venas de alilanda esperantisto, se ne estas tiu ailandanoj en nia renkontiĝo, ŝajne ke ni ne frekventis al la renkontiĝo. Tiu vere motivigis (Mi opiniis, ke ankaŭ la personeco, kiu motivigis nin voli veni al la renkontiĝo, se estus nur samlandanoj uzus Esperanton inter unu la alia, tiu ĉi estus tre malfacila. Eble ni ĉiam dubas la lingvaĵon de unu alia. Tiel ŝajne donus malbonan impreson kaj emon kaj venu ankoraŭfoje al la renkontiĝo)

 

Ĉirkaŭ 2 ni manĝante babilis pri tiuj aferoj. Mi esperas, ke ni povus utiligi nian konversacion por nia amikeco, lingvo-kono kaj Esperanto-agado en mia lando. Ni denove renkontiĝu en la plej proksima ŝanco!

ความคิดเห็น

โพสต์ยอดนิยมจากบล็อกนี้

73-a Kansaja Kongreso/การประชุมภาษาเอสเปรันโตภูมิภาคคันไซ ครั้งที่ 73 2025

La unua Siama Esperantisto

Esperantistoj en Wat Arun