La deveno de Songkran-tagoj
La deveno de Songkran-tagoj
Antaŭlonge estis riĉulo, kiu kvankam estis tre riĉa, li tamen estis kompatinda ĉar li ne havis filon. Iutage malriĉulo, kiu havis multe da gefiloj, kaj loĝis proksime de la riĉulo, mokis lin, dirante:
“ Ho, ho, vi estas tre riĉa, vi havas multe da mono. Sed tio ne estas utila por vi ĉar vi ne havas neniun, kiu povos daŭrigi vian rason. Ha ha ha...!”
La
riĉulo aŭdis tion kaj sentis sin malfeliĉa. Por tio li faradis
ritajn ceremoniojn por peti filon el la dio, sed tio ne havis
efektivan rezulton.
Do, la riĉulo turnis sin al dio Phra Saj kun rita ceremonio petante el la dio, ke li favoru doni al li filon. La dio Phra Saj ekkompatis la riĉulon, kiu bedaŭrinde ne povis havigi al si filon, kaj por tio li tuj iris al la Ĉielo por peti naskiĝon el dio Pra In (Indro). Pra In akceptis kaj donis anĝelon Thamaban Khuman por ke li naskiĝu kiel filo je la riĉulo.
![]() |
| La riĉulo petas al la dio Phra Saj bildo de komkid.com |
Tempo
pasis, Thammaban Khuman kreskiĝis kaj li estis tre saĝa filo. Li
sukcesis finstudi la sanktajn librojn Vedoj, kiam li havis nur 7
jarojn, kaj kapablis paroli ankaŭ la birdan lingvon. Tiun ĉi
mirindan kapablon tuj aŭdis Thaŭ Khabinla Phrom (Brahmao) kaj li
volis elprovi la saĝecon de Thammaban Khuman. Li venis al la Tero
por starigi 3 demandojn al Thammaban Khuman:
1)
kie estas Rasi (beleco, boneco) matene?
2)
kie estas Rasi meztage?
3)
kie estas Rasi vespere?
Do, Thammaban
Khuman akceptis la elprovon kaj laŭ ilia interkonsento, se
Thammaban Khuman ne sukcesus respondi ĝuste al la tri demandoj inter
sep tagoj, lia kapo estus fortranĉita kiel oferaĵo al Thaŭ
Khabinla Phrom. Sed se Thammaban Khuman sukcesus respondi ĝuste,
tiam la kapo de Thaŭ Khabinla Phrom estus fortranĉita kiel oferaĵo
al Thammaban Khuman.
Pasis ses tagoj, Thammamban Khuman ankoraŭ ne sukcesis trovi la kaj pro tio li promenadis tien kaj reen. Poste li ripozis sub granda arbo, kie hazarde li aŭdis babiladon de birdoj.
Pasis ses tagoj, Thammamban Khuman ankoraŭ ne sukcesis trovi la kaj pro tio li promenadis tien kaj reen. Poste li ripozis sub granda arbo, kie hazarde li aŭdis babiladon de birdoj.
"Hu, hu, morgaŭ ni ne devos serĉi manĝaĵojn ĉar ni certe manĝos la korpon de Thammaban Khuman, kiu ne povos respondi ĝuste al la demandoj de Thaŭ Khabinla Phrom"
kaj aldone, ili babilis pri la respondo.
"Ĉu vi scias, ke la respondoj estas treege facilaj? Nu, aŭdu: 1) matene Rasi estas sur la vizaĝo, tiel homoj lavas ĝin; 2) meztage Rasi estas sur la brusto, tiel homoj ŝprucigas akvon sur ĝin; kaj 3) vespere Rasi estas ĉe piedoj, tiel homoj purigas ilin. He, he, tre facila ĉu ne?"
Kiam Thammaban Khuman aŭdis, li tuj skribis ilin.
![]() |
| Thammaban Khuman aŭdas la babiladon de birdoj bildo de mahamodo.com |
Finfine,
Thammaban Khuman havis la ĝustajn respondojn. Li fiere respondis
al Thaŭ Khabanla Phrom kiu laŭ la interkonsento
fortranĉus sian kapon, Tamen se la kapo falus al la Tero, la Tero ja
bruliĝus. Se la kapo falus en oceanon, la akvo de la oceano
malaperus, kaj se ĝi forĵetiĝus al la aeron, pluvo ne plu falus.
Pro
tio li vokis siajn sep filinojn por preni la kapon kaj fari kun ĝi
dekstruman rondiron ĉirkaŭ la monto Phra Sumen (monto Meru) kaj
poste konservi ĝin en pagodon sur monto Kraj Rat (monto Kajlaŝo).
Do, kiam la suno moviĝos al la ĉielloko Ŝafo de la zodiako, tiam
la sep filinoj prenos la kapon kaj faros la dekstruman rondiron
ĉirkaŭ la monto Phra Sumen kaj tiam estos la unua tago de
Songkran-tago.
![]() |
| La 7 filinoj de Thaŭ Khabinla Phrom prenas la kapon. foto de educatepark.com |
--
Songkran-tagoj
aŭ Songkran-festivalo estas tradicie Tajlanda Novjaro (ankaŭ
en Laoso, Kamboĝo kaj Birmo) En Tajlando Songkran-tagoj
okazas inter la 13-a de kaj 15-a de Aprilo ĉiujare. Tiam tajlandanoj
vizitas siajn familiojn por lavi la manojn de gepartoj kaj parencoj
kaj ricevi iliajn benojn. Ili vizitas templon por doni manĝaĵojn al
bonzoj, kie oni ankaŭ konstruas malgrandajn sablajn pagodojn. Tiu
estas simbolo pri la pasinta tempo, kiam en temploj estis sablo, kaj
vizitantoj revenante hejmen alportis tiun sablon ofte algluita al
iliaj piedoj. Pro tio dum la Songkran-tagoj homoj faras sablajn
pagodojn por redoni la sablon al la templo. Vespere oni, ĉefe
gejunuloj, akvumas, ŝprucigas akvon al amikoj por amuziĝi kaj
malvarmigi ĉar aprilo en Tajlando estas kutime la plej varma monato.
![]() |
| infano lavas manojn de maljunulo. foto de meakhu.go.th |
![]() |
| Sablaj pagodoj en templo. foto de ThaiGoodView.com |
![]() |
| Akva batalo! foto de Tlcthai.com |
redaktis Vasil Kadifeli el Turkio.






ความคิดเห็น
แสดงความคิดเห็น