บทความ

Belega vojaĝo

รูปภาพ
Hieraŭ mi iris al Japanio per aviadilo, post iom da tempo por viziti lokojn mi revenis hejmen per iu magia povo — tuj perdiĝis, kaj aperis en la hejmo. Tamen mi timas, ke la aŭtoritatoj monpunos kaj malpermesos min denove iri al Japanio, ĉar mi revenis sen registri la pasporton por revena fojo. Ho, nun mi estas trankvila, ĉar ĉio estis nur en sonĝo.  MI verkis ĝin en la 22-a de julio, 2019.

Hieraŭa rakonto

รูปภาพ
Hieraŭ mi renkontis unu virinon. Tiam estis frua vespero ĉe marbordo ŝi staris apud strato, verŝajne atendis iun. Fakte, verdire, ŝi estis tre artisme ĉarma, mi eĉ ne povas klarigi detale. Ŝi estis kun mezlonga nigra hararo, vestis sin per blanka senmanika bluzo. Tiam mi nur promenis eĉ marbordo trapasante ŝin, mi rigardis ŝian vizaĝon, ankaŭ ŝi rigardis mian vizaĝon,  kaj ŝi silente ridetis al mi. Mi ĉesis kaj mia vizaĝo iom ruĝiĝis, sed mi nenion diris al ŝi, eĉ saluton. Tuj poste ŝi ekprenis rubaĵojn, kiuj estis plastaj saketoj, kiujn ŝajne oni senzorge lasis apud la strato. Ankaŭ mi ekprenis la rubaĵojn kiel ŝi. Finfine, mi kaj ŝi sukcesis preni ĉiujn rubaĵojn. Mi ekdemandis pri ŝia nomo. Ŝi diris, ke ŝi nomiĝas Lin. Mi opiniis, ke tia nomo estas iom stranga por virino, sed tio ne vere gravas. Kaj ŝi demandis al mi. "Ĉu ni povus renkontiĝi ankoraŭfoje?" Mi diris: "Jes, povas, povas. Je 17:00, ĉu ne?"  Ŝi respondis: "Estas tro frue. 18:00 estus pli bone?...

Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino

รูปภาพ
Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino (แก้วหน้าม้า) Antaŭlonge estis la urbo Mithila ragata de la reĝo Phuŭadon kaj la reĝino Nantha. Ili havis princon Pinthong. La urbo bone prosperis. Temas pri Keaŭ, la ĉevalvizaĝa virino. Ŝi estis vilaĝanino de la urbo. Ŝia nomo devenis kun la fakto, ke sia patrino sonĝis, ke la anĝelo donis al ŝi la juvelon, kiu estas “Keaŭ” (Fakte, devas esti "Keaw" laŭ transliterumo de la vorto "แก้ว" en la taja lingvo, tamen pro mia arbitra Esperantigo, do Keaŭ). Sed kiam ŝi naskiĝis, ŝia vizaĝo estis kiel ĉevalo. La vilaĝanoj nomis ŝin Keaŭ, la Ĉevalvizaĝa Virino. Kaj ŝi estis preskaŭ samjaraĝa kun la princo Pinthong. La princo Pinthong havis anticipan povon pri okazontaj ventoj kaj pluvoj. Kaj li estis tre bela, tial la urbanoj ŝatis lin. Iun tagon, la princo petis permeson iri eksteren de la palaco por ludi kajton. Sed kiam li ludis, la vento estis tre forta. Lia kajto bloviĝis. Liaj soldatoj postkuris la kajton. La kajto falis sur la loko de Keaŭ. ...

Mi lernis novan klavar-aranĝon!

รูปภาพ
Mi lernis novan klavar-aranĝon! Lasttempe, mi eklernis pri tuŝtajpado por la taja lingvo, mia denaska lingvo.  Fakte, mi ne bone memoras, kiam mi ekuzis la klasikan tajpilon aŭ komputilon. Tamen se temas pri la komputilo, tiam mi estis 10-jara, mi lernis kiel tajpi pere de la programaro BBC por ekzerci tuŝtajpado en la taja lingvo per la operaciumo Windows95.  Tamen mi ne sukcesis fari tion, mi ne povis tajpi blinde aŭ tiel nomata tuŝtajpado. Poste eble, kiam mi estis 16-jara, mia granda fratino aĉetis por mi la personan komputilon kun dika ekrano, mi ĝin ekuzis por miaj hejmtaskoj, tamen kiam mi tajpas mi ne uzas tuŝtajpadon, nur mi rigardas la klavaron kaj tajpi (Tio ja estis tre konvena!). Eble por tio ĝi estis pli facila kaj pli oportuna por tajpi. Tio daŭris pli ol 10 jarojn. Finfine, en la jaro 2022 mi eklernis programadon per mi mem (Mi mem lernis freneze!!), kaj mi sentis la maloportunon tajpi per maniero, kiun mi jam delonge uzis.  Mi do decidis lerni kiel tajpi ...

La ora gobio.

รูปภาพ
  La ora gobio. (ปลาบู่ทอง) ที่มา: https://nitanstory.com/ Iam estis viro, kies profesio estis fiŝkaptiso. Li nomiĝis Sethi. Li havis 2 edzinojn. La unua nomiĝis Khanitha, kaj la dua Khanithi. Khanitha havis 1 filinon, kiu nomiĝis Ueai. Khanithi havis 2 filinojn, kiuj estis Ai kaj Ii. Fakte, Sethi ne multe ŝatis la unuan edzinon. Li ofte ripoĉis kaj batis ŝin kaj ŝian filinon. Sed li tre amis la duan edzinon. Li ofte dorlotis ŝin kaj ŝiajn filinojn. Tiele Khanitha estis malfeliĉa. Malgraŭ tio, ŝi devis labori peze ĉiutage, kaj la dua edzino ŝatis trakti ŝin malĝentile. Ĉiumatene, Sethi fiŝkaptis ĉe rivero kun 2 edzinoj, kiuj tag-alterne estu remantinoj kaj liveris kaptitajn fiŝojn al bazaro por ilin vendi. Iutage, Sethi fiŝkaptis kiel kutime, kaj Khanitha estis remantino. Tamen tuttage li ne povis kapti ion alian krom oran gobion. Li devis lasi ĝin en la riveron, post tio li denove kaptis la saman gobion. Khanitha deziras teni ĝin por sia filino, tiel ŝi petis al Sethi ĉiufoje, kia...

Rotthasen

La tajlanda rakonto "Rotthasen" La daŭrigita rakonto de 12 virinoj Kiam plenkrekis Rotthasen, li volis helpi siajn patrinon kaj onklinojn per serĉado de manĝaĵoj, por tio li ofte venis al kokbatalejo por kokbatali . Li mem posedis benitan kokon de anĝelo, tiel li multfoje venkis , l i gajnis iom da mono, do li povis aĉeti manĝaĵojn por ili . Tiele la famon de li sciis la reĝo Pra Rothasit, kiu tute ne sci i s, ke Rotthasen fakte estas l ia filo. Intertempe, la arm e o de malproksima lando venis al la urbo Khutala Nakhon por veti la a re o n de la urbo per kokbatal ad o . La reĝo Pra Rothasit venigis Rotthasen kun l a koko por kokbatali reprezentante la urbo n Khutala Nakhon. Kaj kiel sciite , li venkis. La malvenkita arm e o devis reveni al sia lando kun malfaliĉo. Post la batalo Rotthasen fariĝis ŝatata knabo de la reĝo. La reĝo kaj la reĝino krekigis Rotthasen matura. Poste li povis viziti siajn patrinon kaj onklinojn. Finfine la gigant i no Sa...